Enkonduko (milana)
La unua milana popola kanzono alveninta ĝis ni originas de la tempoj de Frederiko la Ruĝbarbulo kaj estis verkita de la Humiligitoj de Brera post la detruo de la urbo far la Imperiestro (1162). La teksto estas en la historia romano Margherita Pusterla (1838) de Cesare Cantù: «Come diruto Mediolano – de Barbarossa com la mano. – Li militi se botano a Maria – ke laudata sia». Dante aludas al la terura detruo de Milano en la Purgatorio kiam, alveninte en la rondon de la [...]