Enkonduko (greka)
Dante, en sia poemo, mencias ofte Greklandon kaj la grekojn, sed ĉiam en rilato kun la klasika antikveco, ankaŭ ĉar je lia tempo helena ŝtato ne ekzistis kaj la teritorioj de la nuntempa Greklando estis dividitaj inter pluraj landoj. Aparte oftaj estas la aludoj al la milito de Trojo, ekzemple tiu en kiu Dante memorigas la kondiĉojn de Greklando dum tiu konflikto, kiam ĉiuj fortikaj viroj estis foririntaj kaj restis nur la infanoj. La okazo prezentiĝas en la dudeka kanto de la Infero (versoj 106-111), [...]