Enkonduko (franca)
En la Dia Komedio Francio estas plurfoje citata, per oftaj referencoj al la politikaj francaj eventoj de la epoko de Dante kaj al la historiaj eventoj okazintaj en la tuj antaŭaj jarcentoj. Dante tamen ne havis tro da simpatio por la siaepoke politikaj rolantoj de Francio kaj, des malpli, por la franca reĝa familio, por kiu li eĉ manifestis elkoran kaj nebremseblan antipation kiu eĉ atingis nekutimajn nivelojn rilate reĝon Filipo la Belan. Dante male tre aprezis la ĝestojn kaj la kortezajn romanojn de la [...]