Turčány – Felix – 1982
Traduko en tercinoj de Purgatorio al la slovaka fare de Viliam Turčány kaj Jozef Felix. Unua eldono publikigita en Bratislava in 1982.
Traduko en tercinoj de Purgatorio al la slovaka fare de Viliam Turčány kaj Jozef Felix. Unua eldono publikigita en Bratislava in 1982.
Traduko de Yoav Rinon, profesoro en la Fako de Klasika kaj Komparata Literaturo de la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Traduko limigita al Infero, kun komentoj en aparta volumo. Eldono publikigita en Tel-Avivo en 2013.
Ĉu traduki la Dian Komedion latinen? Eble ankaŭ la episkopo Giovanni Bertoldi el Serravalle estis iom perpleksa, kiam, dum la Konstanca koncilio, iuj liaj britaj kolegoj lin invitis plenumi tiun taskon. Sed tamen je la fino li akceptis [...]
Traduko en blankaj hendekasilaboj de Aleksandr A. Ilyuŝin (n. 1940), rusa historiisto, beletristo, tradukisto kaj poeto. Eldono publikigita en Moskvo en 2008 (unua eldono 1995).
Traduko de la tuta poemo fare de Hannah Abboud, eldonita en Damasko en 2002. Copertina Frontespizio Incipit dell'Inferno
Traduko de la tuta poemo en latinaj heksametroj de abato Gaetano Dalla Piazza (Valdagno 1768 – Schio 1844), religiulo kaj humanisto el Vicenza. Eldono publikigita en Leipzig en 1848 kun enkonduko latinlingva de la dantisto germana Karl Witte.
Traduko de la tuta poemo en latinaj heksametroj de Giuseppe Pasquale Marinelli, humanisto el la itala regiono Marche (Camerano 1793-1875). Eldono publikigita en Ancona en 1874.
Versoj de Uliso tradukitaj al la turka far Rekin Teksoy Infero, Kanto XXVI, 90-142 - ---
Traduko en prozo latina de Giovanni de Bertoldi (Serravalle de Romagna, hodaiŭ Respubliko de San Marino, 1360 – Fano 1445), konata kiel Giovanni da Serravalle, franciskana monaĥo kaj teologo el Romanjo (Romagna), kiu tradukis la Dian Komedion kun komentario en la latina lingvo en la jaro 1416. Unua pres-eldono publikigita en Prato en 1891, en giganta volumo.
En la epoko de Dante Britio, regata de Plantagenetoj, reprezentis por Florenco tre gravan centron por komercaj interŝanĝoj, tiom ke en Londono florencanoj posedis filion de monŝanĝejo. En la Dia Komedio oni ofte referencas al personecoj kaj epizodoj de la brita historio, tiel ke iuj famaj anglaj dantistoj de la deknaŭa jarcento konvinkiĝis ke Dante estis vizitinta Londonon kaj eĉ ke li restadis pro studaj kialoj en Okfordo. La lasta subtenanto de tiu tezo, kiun tamen la nuntempaj dantistoj opinias senbaza, estis William E. Gladstone [...]