Francesca da Rimini

Home/Francesca da Rimini
10 10 2015

RUSA – Anastasia Vilkova

2019-12-11T22:24:54+01:0010 Novembro 2015|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Anastasia Vilkova naskiĝis en Astrakhan, unu el la ĉefaj urboj de la suda parto de la eŭropa Rusio ĉe rivero Volgo. Ŝi finis siajn studojn ĉe la fakultato pri Moderna Literaturo de Universitato en Astrakhan fakiĝante pri historio de la lingvoj, kun aparta prikonsidero de la antikva rusa. Nuntempe ŝi estras la redakcion de ĵurnalo por junuloj, al kiuj ŝi instruas ĵurnalison en arta kaj kultura ateliero specife rezervata al ili. ooOoo Anastasia Vilkova pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn [...]

7 7 2015

LITOVA – Dalia Pileckienė

2019-12-11T22:25:08+01:007 Junio 2015|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Dalia Pileckienė naskiĝis en Telšiai, Litovio, kaj loĝas nuntempe en Trakai, unu el la plej belaj urboj de la lando situanta en lagoriĉa regiono. La lago al kiu alrigardas Trakai karakteriziĝas per insulo sur kiu situas XIV-jarcenta kastelo. Ni prezentas ĝian bildon en tiu ĉi paĝo. Dalia edzinas kaj estas patrino de du filinoj. Ŝi doktoriĝis ĉe la Teknologia Universitato de Kaunas en 1986 pri manaĝera inĝenierio pri restoracioj kaj kafejoj kaj en 1998 pri komerca administrado. En 2004, ĉiam en Kaunas, diplomiĝis ĉe la [...]

15 15 2015

KOREA – Susanna Kwon

2019-12-11T22:25:09+01:0015 Majo 2015|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Susanna Kwon (Kwon Soo-Jung), soprano, doktoriĝis ĉe la Muzika Universitato en Seulo kaj ekde 1995 loĝas en Italio kie perfektiĝis kun C. Castellani, R.O. Malaspina, N. Palacios, R. Kabaivanska kaj G. Scalchi. Gajninto de internaciaj konkursoj, daŭre aktiva ĉe la koncerta flanko, ŝi surdiskigis por la diskografiaj firmaoj Dynamic kaj Philharmonia. En 2001 ŝi debutis sur operaj scenejoj. En 2002 estis interalie gasto de la lirika galao Unu rozo por Ĝenovo, akirante stipendion kaj la gratulojn de la mita tenoro Franco Corelli. Poste ŝi plenumis [...]

29 29 2015

Francesca da Rimini. La versoj de Dante Kaj la dialogoj de D’Annunzio recitataj kun la muziko de Ĉajkovskij

2019-12-11T22:25:10+01:0029 Aprilo 2015|Novaĵoj de la monato|0 Komentoj

En la tri legaĵoj kiuj aŭskulteblas en ĉi tiu paĝo, Alessandra Mandese pruntas sian voĉon al Francesca da Rimini ambaŭ en la versoj de Dante kaj en du dialogoj kun Paŭlo prenitaj el la tragedio Francesca da Rimini de Gabriele D'Annunzio. La muzika fono estas ĉerpita el la samnoma simfonia poemo de Ĉajkovskij. La vira voĉo estas tiu de Giuliano Turone, aŭtoro kaj respondeculo de la retejo Dante Poliglotta. La tri legaĵoj estas ĉerpitaj el teatra legaĵo prezentita en Brindisi la 4-an de junio 2014 (Francesca da Rimini. Un contributo [...]

27 27 2015

La unua ruslingva traduko de la versoj de Francesca

2019-12-11T22:25:11+01:0027 Aprilo 2015|2021 – La jaro di Dante, Novaĵoj de la monato|0 Komentoj

Dmitrij Yegorovič Min estis la unua rusa tradukisto kiu sin elprovis ĉe Dante, kvankam lia versa traduko de la tuta Dia Komedio estis eldonita nur posteume, en 1907. La versoj de Francesca el Rimini estis tamen eldonitaj tre pli frue en 1843, en la literatura gazeto Moskvitjanin.

3 3 2015

Francesca da Rimini rakontas sian historion en sia Romanja dialekto

2019-12-11T22:25:12+01:003 Aprilo 2015|2021 – La jaro di Dante, Novaĵoj de la monato|0 Komentoj

Giovanna Maioli, Romanja aktorino, akceptis prunti sian voĉon al Francesca el Rimini en la traduko de la Dia Komedio farita de Luigi Soldati en la dialekto de Ravenna, kiu estis ĝuste la dialekto uzata de Francesca en ĉiutaga vivo. Fakte, Francesca da Polenta (tiu estas la vera nomo de la junulino) estis filino de Guido il Vecchio da Polenta, senjoro de Cervia kaj Ravenna, kaj naskiĝis en ĉi-lasta urbo.... Pludaŭras.  Legu la ceteron en la retpaĝo de Giovanna Maioli kaj aŭskultu tie ŝian legadon de la versoj de [...]

27 27 2014

La voĉo de Susanna Kwon, korea opera kantistino

2019-12-11T22:25:37+01:0027 Marto 2014|2021 – La jaro di Dante, Novaĵoj de la monato|Komentoj malŝaltitaj ĉe La voĉo de Susanna Kwon, korea opera kantistino

Susanna Kwon, korea soprano kiu loĝas en Italio ekde 1995, legis por Dantepoliglotta la versojn de Francesca da Rimini en la korea traduko de Chung Noh-Young.  En la retpaĝo de Susanna Kwon oni povas aŭskulti de ŝia voĉo, krom tiun legaĵon, ankaŭ du koreajn popolkantojn. En la proksima estonto la vizitantoj de ĉi retejo povos aŭskulti la voĉon de Susanna Kwon ankaŭ en la opera romanco “Paolo datemi pace” (Paŭlo donu al mi pacon) de la opero Francesca da Rimini far Riccardo Zandonai. Por vidi la paĝon de Susanna [...]