Francesca da Rimini

Home/Francesca da Rimini
20 20 2018

FRANCA – Ghislaine Avan

2019-12-11T22:24:14+01:0020 Majo 2018|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Ghislaine Avan estas franca mult-disciplina artisto, naskiĝinta en Châtellerault. Koreografo, frapa kaj nuntempdanca dancistino, videografisto kaj filmomuntisto, ŝi faras el sia arto vivmanieron. En 2006 ŝi komencis multmedian laboron bazitan sur la Dia Komedio, el kiu la projekto "Le LA du Monde" devenis. Tio estas projekto en pluiro, kiu produktos filmon kun amaso da pecoj de l’ Poemo legataj fare de viroj kaj virinoj tra la tuta mondo, ĉiu en sia propra lingvo. En ĉi retpaĝo Ghislaine legas por Dantepoliglotta la versojn de Francesca en du francaj tradukoj de la Komedio.

19 19 2018

OKCITANA PROVENCA – Rosella Pellerino

2019-12-11T22:24:15+01:0019 Majo 2018|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Mi naskiĝis en 1972 kaj ĉiam loĝis en Borgo San Dalmazzo, komunumo en Valo Stura – provinco de Cuneo – en la alpa Okcitanio. La piemonta dialekto disvastiĝinta en tiu zono, simila al tiu parolata de mia patra familio, akompanis miajn infanaĝ-jaroj, miksita al la parolmaniero de la patrina familio, pri kiu tiam mi ne konsciis ke temis pri okcitana linigvaĵo. Post la abituriento pri klasikaj studoj mi doktoriĝis pri la Itala Literaturo ĉe la Universitato de Torino, per esplordisertacio pri la liriko en Piemonto [...]

15 15 2018

Grandaj pentristoj de la Dia Komedio – Ary Scheffer

2019-12-11T22:24:28+01:0015 Aprilo 2018|2021 – La jaro di Dante, Novaĵoj de la monato, Uncategorized|0 Komentoj

Ary (Arij) Scheffer, nederlanda pentristo de la romantika periodo, naskiĝis en Dordrecht en 1795 kaj mortis en Argenteuil en 1858 [...]

27 27 2016

ANGLA – Emma Clare O’Connor

2019-12-11T22:24:35+01:0027 Junio 2016|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

  Emma Clare O’Connor estas usona aktorino naskiĝinta en Seattle en 1993. Ŝi studis teatron en Novjorko kaj diplomiĝis ĉe la Sarah Lawrence College, kie ŝi profundiĝis pri aktorado. Ŝi daŭrigis sian studadon en Britio ĉe la British American Drama Academy en Londono kaj tuj poste aperis en mallonga filmo prezentita en la Museum of Moving Images en Queens, New York. Ŝia retejo estas www.emmaclareoconnor.com. ------- Emma O’Connor pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (Infero, Kanto V, 88-142) en [...]

14 14 2016

FRIULA – Alessandra Kersevan

2019-12-11T22:24:45+01:0014 Aprilo 2016|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Alessandra Kersevan naskiĝis en 1950 en Monfalcone (GO), ĉe laborista familio, tria el kvar gefiloj. De la laboristoj de la ŝipfareja urbo elspiris, ekde infanaĝo, la idealojn de justeco kaj egaleco, al kiuj ŝi sentas sin ankoraŭ nuntempe ligita. Ŝi doktoriĝis pri filozofio en 1974 per disertacio pri nuntempa historio kaj, en la pluretna realo de sia regiono, entuziasmiĝis ankaŭ pri la temo de la malplej disvastiĝintaj lingvoj, sin dediĉante kun la Canzoniere di Aiello kaj kun la Aiar di Tuessin (muzikaj grupoj kies solkantisto [...]

betlikegir.comBetsoobahis.comsupertotovip.com/tr/Betturkey Aktif Adresmariogame.netTipobet Güncel Girişsahabet giriştarafbet girişmatadorbet girişBedava Deneme Bonusuhack forumXumabetrestbetbetpas