Francesca da Rimini

Home/Francesca da Rimini
21 21 2021

UKRAINA – Svitlana Hlazunova

2022-02-25T11:10:00+01:0021 Julio 2021|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Mia nomo estas Svitlana Hlazunova. Mi naskiĝis en 1962 en Kherson, urbo en suda Ukrainio. Ekde mia infaneco mi havis grandan pasion por muziko, transdonita al mi de miaj gepatroj. Dum miaj studentaj iaroj mi ĉeestis muzikan lernejon kaj en 1978 mi ricevis piandiplomon. En 1983 mi diplomiĝis ĉe la Universitato de Uman, fakultato pri pedagogio kun specialiĝo en muzika edukado. En tiu tempo mi komencis skribi kanzonojn, tekston kaj muzikon. Dum dudek jaroj mi laboris en lernejo de Khrystynivka instruanta muzikon, kanton kaj dancon [...]

20 20 2021

RUSA – Katia Ignatieva

2022-03-06T10:52:31+01:0020 Junio 2021|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Katia Ignatieva estas juna rusa sinjorino naskiĝinta kaj kreskinta sur la bordoj de granda rivero Volga 700 km. for de Moskvo. Post la fino de la lerno-jaroj, puŝita de interesiĝo pri aliaj kulturoj kaj emo vojaĝi kaj malkovri la mondon, enskribiĝas ĉe la fako pri eksterlandaj lingvoj, kie, dank’ al iuj studkunuloj membroj de la loka esperanto-klubo, kontaktiĝas kun ĉi lingvo kaj pasiiĝas por ĝi. Post la doktoriĝo ŝi transloĝiĝas al Svedio kaj dum pluraj jaroj aktivas en la agadoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. [...]

12 12 2021

Hripsime Rita Mkrtĉjan

2021-04-24T22:05:15+02:0012 Aprilo 2021|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Hripsime  Rita Mkrtĉjan naskiĝis en la urbo Erevan (Armenio) en 1954.  Ŝi studis en la Politeknika Universitato de Erevan kaj laboris kiel inĝeniero-energetikisto en unu el la Energetikaj Institucioj de la armena ĉefurbo. Dum longaj jaroj gvidis sekcion en la sama Institucio. Inter ŝiaj ŝatokupoj estas ĵurnalistiko, muziko, teatro, poezio.  Ŝi kelkfoje verkas artikolojn por urbaj gazetoj. Ŝi lernis la internacian lingvon esperanto en 1977 kaj partoprenis en diversaj Esperanto-renkontiĝoj kaj Universalaj Kongresoj en diversj landoj de lamondo:  Bulgario, Rusio, Ukrainio,  Kartvelio, Litovio, Hungario, Pollando, Finlando, [...]

3 3 2021

Edvige Tantin Ackermann

2021-04-24T22:02:42+02:003 Aprilo 2021|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Edvige Tantin Ackermann naskiĝis en Triesto, kie ŝi vivas kun aŭstra edzo kaj du (ĉi momente) katoj. Ŝi parolas kaj uzas la internacian lingvon esperanton ek de 1956, ricevinte ankaŭ plurajn taskojn en nacia kaj internacia kampoj. Temas pri organizantulino, je ŝia aktiva agado: du naciaj kongresoj kaj pluraj internaciaj.  Ŝi estas multjara Prezidanto de Triesta Esperanto-Asocio kaj plie respondeca direktoro de Deutsches Hilfsverein kaj Kulturasocio Friedrich Schiller, ĉi lastaj amabaŭ con sidejo en Triesto. Ŝi amas muzikon ĝenerale, sed precipe opermuzikon; inter ŝiaj plej [...]

30 30 2021

APULA GARGANA – Angela Cataluddi

2021-03-30T22:55:53+02:0030 Marto 2021|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Angela Cataluddi, devenas de San Nicandro Garganico, urbeto de norda Apulio, en la duoninsulo Gargano. Angela venas de longa kaj multflanka arta edukado, kiu inkluzivas la muzikajn artojn de operkantado, violono kaj piano. Ŝi sekvas vojojn en internaciaj kuntekstoj, kiuj permesas al ŝi riĉigi la perceptojn kaj viziojn de la mondo kaj de siaj propraj mediteraneaj originoj. Ŝi studas kaj kantas en Anglio, Francio, Italio, Svisio, Hispanio kaj Luksemburgio. Ŝi komfortas inter diversaj lingvoj kaj dialektoj, estas dulingva (itala kaj angla) kaj ankaŭ flue parolas [...]

1 1 2020

HISPANA – Cristina Gimeno

2020-04-05T17:57:56+02:001 Aprilo 2020|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

  Cristina Gimeno Blas naskiĝis en Calatayud (Hispanio) kaj kreskis en Daroca, poste translokiĝis al Zaragoza kaj fine en Valencio, kie magistriĝis pri psikologio. En 1989 ŝi translokiĝis al Italio, en Ivrea, la urbo kie tiutempe ankoraŭ aktivis Olivetti, kaj dungiĝis kiel tradukisto kaj interpretisto, sed ankaŭ kiel instruisto ĉe kvalifikigaj kursoj por la personaro. Tio iĝis stimulo por profundigi la studon de la itala lingvo kaj por entrepreni la studadon pri hispana filologio, kio ebligis al ŝi dum la paso de la jaroj alveni [...]

28 28 2019

KARTVELA – Liana Patarava

2019-12-11T22:24:11+01:0028 Aŭgusto 2019|La voĉoj de Francesca|0 Komentoj

Liana Patarava naskiĝis en 1963 en Ozurgeti, urbo en la regiono Guria, bela monta regiono en okcidenta Kartvelio. Ŝi diplomiĝis pri ekonomio ĉe la Universitato de Tbilisi. Ŝi estas edziĝinta kaj havas tri filojn kaj du nepojn. Ŝi amas arton, poezion kaj verkadon kaj ankaŭ havas muzikan edukadon: ŝia instrumento estas la violono. En la kampo de arto ŝi dediĉis sin al antikva kaj nobla tekniko de oro kaj juvelaĵoj, la cloisonné emajla ornamado, vaste praktikata en Kartvelio ekde la frua mezepoko, kaj ankaŭ partoprenis ekspoziciojn. Tamen [...]

betlikegir.comBetsoobahis.comsupertotovip.com/tr/Betturkey Aktif Adresmariogame.netTipobet Güncel Girişsahabet giriştarafbet girişmatadorbet girişBedava Deneme Bonusuhack forumXumabetrestbetbetpas