La Dia Komedio rakontata al infanoj fare de Annamaria Piccione
“Estis la krepusko. Sur la tero homoj kaj bestoj pretiĝis por ripozado, dum mi entreprenis mian nekredeblan vojaĝon”. Per ĉi tiuj vortoj Dante komencas rakonti sian aventuron al la infanoj, kiuj legos la libron de Annamaria Piccione.