Francesca kaj Uliso en la milana dialekto
Je la epoko de Dante la senjoro de Milano estis Matteo I Visconti, kiu dum sia senjorio pliigis sian regadon tra la tuta Lombardio kaj parto de la ĉirkaŭantaj regionoj, enprenante ankaŭ la urbojn Bolonjo kaj Ĝenovo. La ilustraĵo aperanta en ĉi tiu paĝo reprezentas la bareliefon kun busto kaj blazono de Matteo Visconti, kiu aperas sur unu el la eksteraj muroj de la baziliko Sankta Eŭstorĝo, unu el la preĝejoj plej antikvaj kaj famaj de la lombarda metropolo. La kulto de Dante, kiu en Milano [...]
La Uliso de Dante tradukita en latinaj heksametroj
Por inde inaŭguri la novan “Projekton Uliso” de nia retejo ni pensis omaĝi niajn vizitantojn per agrabla surprizo: la rakonto de la lasta vojaĝo de Uliso, entenata en kanto XXVI de la Infero, en la latina traduko en heksametroj verkita de Giuseppe Pasquale Marinelli, humanisto el la itala regiono Marche (Camerano 1793-1875), kiu tradukis al la latina la tutan Komedion de Dante kaj publikigis ĝin en Ancona en 1874. Dante, Infero, Kanto XXVI, versoj 90-142 Latina traduko de Giuseppe Pasquale Marinelli Por la legado de latinaj [...]
Transskribo en latinaj literoj de teksto en la korea
Dante, Infero, Kanto V, vv. 88-142 ------- Traduzione in coreano di Chung Noh-Young – Trascrizione in caratteri latini Translation into Korean by Chung Noh-Young – Transcription in Latin characters Traduko en la korea de Chung Noh-Young – Transskribo en latinaj literoj ------- Per ascoltare la lettura di Susanna Kwon cliccate qui sotto To listen to the reading of Susanna Kwon click here below Por aŭskulti la legadon de Susanna Kwon alklaku ĉi sube ------- “o, sangnyanghago ch’injŏrhasin bun, tangsinŭn hyŏnserŭl p’iro tŏrŏphin uridŭrŭi ch’ajasŏ [...]
Jacqueline Risset legas Francesca el Rimini en sia franca traduko (februaro 2014)
Jacqueline Risset, fama kaj aprecata tradukisto de la Dia Komedio al la franca, ĝentile akceptis nian inviton legi shi mem la versojn de Francesca en sia traduko. Ni kore dankas ŝin. Tiu legado, interalie, estas ankaŭ absoluta novaĵo, ĉar konsideras ankaŭ iujn etajn kaj lastatempajn modifojn, kiujn ŝi ankoraŭ ne eldonis. La legado estis registrita la 21an de februaro de 2014. Jacqueline Risset, kiu publikigis ankaŭ biografion pri Dante kaj estas eldononta francan tradukon de la Rimoj, instruas francan literaturon ĉe la Universitato Roma III, kies [...]
Dante kaj Koreio
La vorto “Koreio” devenas de la nomo de dinastio Goryeo (aŭ Koryŏ), kiu regnis sur tiu ĉi lando de la fino de la deka jarcento ĝis 1392. En la unuaj jaroj de la XIV jarcento, kiam Dante estis maturaĝa kaj estis verkanta la Dian Komedion, regnis sur Koreio suvereno Chungnyeol el Goryeo, kiu aliris la tronon en 1274, kiam la korea dinastio jam iĝis, de iom da jaroj, vasalo de la mongola impieriestro Kublai Khan. Tiu lasta, en 1279, iĝis imperiestro de Ĉinio kaj komencigis [...]
Dante kaj Kazaĥio
Je la morto de Ĝingis Ĥano (1227) la mongola imperio de li establita, kiu inkluzivis la nuntempan teritorion de Kazaĥio, estis dividita en kvar Ĥanlandoj, tiom kiom estis la filoj de la granda imperiestro. La tuta norda parto de la nuna Kazaĥio, tiam preskaŭ senhoma, iĝis parto de la Ĥanlando de la Ora Hordo, dum la suda parto, kie troviĝis la antikvaj kazaĥaj urboj Taraz, Turkestan kaj Shymkent, inkludiĝis en la Ĥanlandon Ĉagatai, tiel nomata laŭ la nomo de la dua filo de la mortinta imperiestro, [...]
Dante kaj Meksiko
Manuel María Flores (Puebla 1840 – Meksik-urbo 1885), meksika verkisto kaj liberala politikisto, estis unu el la plej elstaraj poetoj de la meksika romantikismo. Li tradukis al la hispana la epizodon de Francesca da Rimini kaj ankaŭ verkis kelkajn poemojn en kiuj oni povas trovi rememorojn de Dante. [...] [pludaŭras] ------- Alklaku ĉi tie por legi sub la kapvorto "Messico" en la Enciclopedia Dantesca (itale). ------- Alklaku ĉi tie por atingi pli da informoj pri Manuel María Flores (hispane). -------
Argentino. Jorgelina estas filino de patrino ‘desaparecida’
La unua historio prezentata en la paĝo de la homaj rajtoj de Dantepoliglotta estas epizodo de la argentina tragedio de la desaparecidos. Jorgelina naskiĝis en Rosario en aŭgusto 1973a. Ŝi estis nur unujara kiam ŝia patro, batalanto kontraŭ la reĝimo, estis mortpafita. Kiam ŝi aĝis tri jarojn kaj duono ŝia patrino estis trudkaptita de la argentinaj armestilaj soldatoj en la luita apartamento kie ili loĝis en Lanús, provinco de Bona Aero, kaj sekve ŝi restis porĉiame desaparecida. Jorgelina estis kun ŝi kiam oni ŝin forportis. La bebo estis senigita je sia [...]