Francesco Granatiero (Mattinata, Apulio, 1949) kiel infano helpis sian patron en la malfacila laboro de la montaj kampoj, parolante la Apulian-Gargano-dialekton de sia lando, unu el la dialektoj de la Apulianoj, kiuj laŭ Dante, en De Vulgari Eloquentia (I, XII, 7), «Turpiter barbarizant».
Je dek kvin jaroj, dum li jam verkis poezion, li perdis sian patrinon. Poste, kiel studento, li komencis eldoni iujn verkojn en la itala, la lasta eldonita en Torino, kie li diplomiĝis kiel kuracisto kaj establis sian novan loĝejon, formante familion.
Krom plenumi sian kuracadon inter Torino kaj la hospitalo de Rivoli, Granatiero ne forlasis sian antikvan amon por poezio. Krome li disvolvis same intensan pasion por la dialekto de sia naskiĝloko, kiu iĝos la lingvo de liaj novaj libroj.
Li verkos dekon da malgrandaj volumoj, nun plejparte kolektitaj en la antologia libro Premeture, eldonita en 2019.
Poezia esplorado estas proksime interligita kun la studo de lokaj lingvoj, kiu produktas diversajn eseojn kaj verkojn inkluzive de Historia gramatiko de la Mattinata dialekto (1987) kaj de Vortaro de la Gargano dialektoj (2012).
Li estas aŭtoro de la apula traduko de la versoj de Dante pri Uliso, aŭdeblaj ĉi tie rekte de lia voĉo, kaj de la versoj de Dante pri Francesca da Rimini, legitaj en ĉi tiu retejo far Angela Cataluddi.

——-
Francesco Granatiero pruntis sian voĉon al Uliso kaj legis la koncernajn versojn (Infero, Kanto XXVI, 85-142) en la traduko al la apula dialekto de Gargano farita de li mem.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

 

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

ooOoo