RUSA – Katia Ignatieva
Katia Ignatieva estas juna rusa sinjorino naskiĝinta kaj kreskinta sur la bordoj de granda rivero Volga 700 km. for de Moskvo. Post la fino de la lerno-jaroj, puŝita de interesiĝo pri aliaj kulturoj kaj emo vojaĝi kaj malkovri la mondon, enskribiĝas ĉe la fako pri eksterlandaj lingvoj, kie, dank’ al iuj studkunuloj membroj de la loka esperanto-klubo, kontaktiĝas kun ĉi lingvo kaj pasiiĝas por ĝi. Post la doktoriĝo ŝi transloĝiĝas al Svedio kaj dum pluraj jaroj aktivas en la agadoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. [...]