Hripsime Rita Mkrtĉjan
Hripsime Rita Mkrtĉjan naskiĝis en la urbo Erevan (Armenio) en 1954. Ŝi studis en la Politeknika Universitato de Erevan kaj laboris kiel inĝeniero-energetikisto en unu el la Energetikaj Institucioj de la armena ĉefurbo. Dum longaj jaroj gvidis sekcion en la sama Institucio. Inter ŝiaj ŝatokupoj estas ĵurnalistiko, muziko, teatro, poezio. Ŝi kelkfoje verkas artikolojn por urbaj gazetoj. Ŝi lernis la internacian lingvon esperanto en 1977 kaj partoprenis en diversaj Esperanto-renkontiĝoj kaj Universalaj Kongresoj en diversj landoj de lamondo: Bulgario, Rusio, Ukrainio, Kartvelio, Litovio, Hungario, Pollando, Finlando, [...]