Enkonduko (angla)
En la epoko de Dante Britio, regata de Plantagenetoj, reprezentis por Florenco tre gravan centron por komercaj interŝanĝoj, tiom ke en Londono florencanoj posedis filion de monŝanĝejo. En la Dia Komedio oni ofte referencas al personecoj kaj epizodoj de la brita historio, tiel ke iuj famaj anglaj dantistoj de la deknaŭa jarcento konvinkiĝis ke Dante estis vizitinta Londonon kaj eĉ ke li restadis pro studaj kialoj en Okfordo. La lasta subtenanto de tiu tezo, kiun tamen la nuntempaj dantistoj opinias senbaza, estis William E. Gladstone [...]