Yearly Archives: 2016

Home/2016
3 3 2016

Amnestio Internacia kaj Norda Koreujo

2021-06-01T17:25:34+02:003 Oktobro 2016|Approfondimenti, Homaj rajtoj|0 Komentoj

Amnestio Internacia diskonigis nekonatajn atestojn kaj novajn elsatelitajn bildojn kiuj malkaŝas la pluan larĝigon de du el la plej grandaj kaptitejoj (“kwanliso”) de Norda Koreujo:  kwanliso n. 15 kaj kwanliso n. 16.  Eksa sekurecfunkciulo de la kwanliso 16, la plej granda centro por politika prizonpuno de Norda Koreujo, unuafoje alparolis por rakonti al Amnestio Internacia pri malliberuloj  devigitaj fosi sian tombfosaĵon kaj poste mortigitaj, kaj pri virinoj perfortitaj kaj poste malaperigitaj.  Centoj da miloj da personoj – inkluzive de infanoj – estas malliberigitaj en la kaptitejoj por politika mallibero kaj en [...]

7 7 2016

Ankoraŭ la maniero min ofendas

2019-12-11T22:24:32+01:007 Aŭgusto 2016|Video|0 Komentoj

Civila teatraĵo (itallingva) pri la grava socia problemo de feminicido kaj perforto kontraŭ virinoj, kiu inspiriĝas ne hazarde je la versoj de Dante dediĉataj al Franceska el Rimini, kaj kiu malplektiĝas pere de dialogo inter iom ekstravaganca profesoro kaj volplena sinjorino kiu alstrebas iĝi docento pri edukado al amsento kaj genra egaleco […]

30 30 2016

OKCITANA PROVENCA – Dario Anghilante

2019-12-11T22:24:34+01:0030 Julio 2016|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Dario Anghilante naskiĝis en 1947 en Sampeyre (Sant Peire en la okcitana lingvo) en Valle Varaita, unu el la alpaj valoj en la provincoj de Torino, Cuneo kaj Imperia de la teritorio de okcitanaj lingvo kaj kulturo en Italio. Tiu ĉi teritorio estas nenio alia ol la plilongigo orienten de la zono de lingvo okcitana kiu ampleksas la tutan sudan parton de Francio kaj unu pirenean valon, Val d’Aran enŝovitan en katalunan administrejon. Pro scivolo endas aldoni al la listo la komunumon Guardia Piemontese en [...]

12 12 2016

HISPANA – Giampaolo Samà

2019-12-11T22:24:34+01:0012 Julio 2016|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Giampaolo Samà estas itala-argentina aktoro, docento kaj fotisto. Naskiĝinta en Paola (provinco Cosenza, Kalabrio) en 1970, li forĝiĝas kiel aktoro ĉe la Akademio de Drama Arto de Kalabrio kaj ĉe la Akademia Teatralna de Varsovio. En 1996 li partoprenas la spektaklon Sidà e l’uomo dal fiore [“Sidà kaj la homo de l’ floro”] (Premio Vetrine, de la Itala Teatra Institucio). Li doktoriĝas el Dams (“Disciplinoj pri Artoj, Muziko kaj Spektaklo”) ĉe la Universitato Roma Tre, kun la plej alta poentaro kaj, dum la jaroj en [...]