Dante kaj Okcitanio

2019-12-11T22:24:37+01:0010 Majo 2016|2021 – La jaro di Dante|0 Komentoj

La okcitana lingvo (aŭ lingvo de Oc) estas latinida lingvo parolata en specifa areo de suda Eŭropo nomata Okcitanio kaj proksimume identigata kiel suda Francio, tamen enhavanta ankaŭ malgrandan piemontan zonon laŭlonge de la landlimo kun Francio. Ĝi estis la famkonata lingvo utiligita en la trobadora poezio de provenca kulturo, kiu ekestis plimalpli en la XI-a jarcento kaj floris dum la mezepoko. Dante treege admiris la okcitanajn trobadorojn, tiom ke al unu el ili li eĉ konsentis la unikan privilegion sin esprimi en sia propra lingvo, tio estas en [...]