LITOVA – Dalia Pileckienė
Dalia Pileckienė naskiĝis en Telšiai, Litovio, kaj loĝas nuntempe en Trakai, unu el la plej belaj urboj de la lando situanta en lagoriĉa regiono. La lago al kiu alrigardas Trakai karakteriziĝas per insulo sur kiu situas XIV-jarcenta kastelo. Ni prezentas ĝian bildon en tiu ĉi paĝo. Dalia edzinas kaj estas patrino de du filinoj. Ŝi doktoriĝis ĉe la Teknologia Universitato de Kaunas en 1986 pri manaĝera inĝenierio pri restoracioj kaj kafejoj kaj en 1998 pri komerca administrado. En 2004, ĉiam en Kaunas, diplomiĝis ĉe la [...]