Yearly Archives: 2014

Home/2014
10 10 2014

Tano Avanzato

2019-12-11T22:25:32+01:0010 Aprilo 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Tano Avanzato, naskiĝinta en 1957 en Campobello de Licata (Agrigento), estas sicilia rakont-kantisto. Li komencis tiun agadon en 1991 fondante, kune kun sia edzino Erminia Terranova, la Grupon pri popola kantado Zabara. Li koncertis plurcentfoje en pluraj siciliaj urboj, en aliaj suditalaj regionoj kaj en Lombardio, kaj plue en Francio, Britio kaj Usono. En 2002 li gajnis la premion “Memorial Rosa Balistreri” per la kanzono Malarazza ("Fia raso"). Li estas aparte konata kaj aprecata pro siaj muzikaj prezentoj de la poemoj de Ignazio Buttitta (1899-1997), [...]

5 5 2014

La poemo “Uliso” de Umberto Saba

2019-12-11T22:25:32+01:005 Aprilo 2014|Uliso Poezio kaj Muziko|0 Komentoj

Umberto Saba (Trieste, 1883-1957) estis unu el la plej elstaraj poetoj italaj  de la dudeka jarcento.  En la poemeto “Uliso”, publikigita en la kolekto Mediterranee de 1946, Saba reprezentas sin kiel aventura esploristo kiu, simile al la heroo de la XXVI kanto de la Infero di Dante, dediĉas sian tutan vivon al daŭra serĉado de scio kaj memkonscio. Ulisse Nella mia giovinezza ho navigato lungo le coste dalmate. Isolotti a fior d'onda emergevano, ove raro un uccello sostava intento a prede, coperti d'alghe, scivolosi, al sole belli come [...]

3 3 2014

Rubén Conti

2019-12-11T22:25:33+01:003 Aprilo 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Naskiĝinta en Corrientes, Argentino, en 1950, Rubén Conti doktoriĝis pri farmacio ĉe la universitato de Bona Aero. Dum la universitataj jaroj li konis Magdalena-n, sian studkunulinon, okaze de ekzameno pri Botaniko. Estis tuja amofrapo kaj tiel Magdalena kaj Rubén geedziĝis, en 1974, kaj ili ankoraŭ feliĉe kune vivas. Rubén laboris iome ĉe farmacia industrio en la argentina ĉefurbo, poste, en 1981, li atingis siajn gepatrojn en Novjorkon, kie li laboris kelkajn jarojn kiel art dealer por la merkato de la usona metropolo, vendante artverkojn. En Novjorko Rubén [...]

3 3 2014

Transskribo en latinaj literoj de Uliso en la korea

2014-04-03T12:06:48+02:003 Aprilo 2014|Senkategoria|0 Komentoj

Dante, Infero, Kanto XXVI, vv. 90-142 ——- Traduzione in coreano di Chung Noh-Young – Trascrizione in caratteri latini Translation into Korean by Chung Noh-Young – Transcription in Latin characters Traduko en la korea de Chung Noh-Young – Transskribo en latinaj literoj —— Per ascoltare la lettura di Chul-Ho Cho cliccate qui sotto To listen to the reading of Chul-Ho Cho click here below Por aŭskulti la legadon de Chul-Ho Cho alklaku ĉi sube ------- "naega k'irŭk'e k'yŏt'ŭl ttŏnassŭl ttaeyŏtta. kŭnyŏnŭn narŭl illyŏn isangina ka’et’a kŭnch’ŏe putchabaduŏtta. ajik [...]

3 3 2014

Oleksandr Dmytrenko

2019-12-11T22:25:34+01:003 Aprilo 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Oleksandr Dmytrenko, ukraina lingvisto, naskiĝis en 1971 kaj doktoriĝis en 1994 ĉe la Supera Pedagogia Instituto por fremdlingvoj de Kievo. Hodiaŭ li estas profesoro de franca lingvo ĉe la École spécialisée № 49 de la ukraina ĉefurbo, kiu estas instituto por avanaj studoj pri la franca lingvo. ------- Oleksandr Dmytrenko pruntis sian voĉon al Uliso kaj legis la koncernajn versojn (90-142) en la Ukraina traduko de Evgen Drobyazko. Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube: Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la [...]

2 2 2014

Francesca kaj Uliso en la milana dialekto

2019-12-11T22:25:34+01:002 Aprilo 2014|2021 – La jaro di Dante, Approfondimenti|0 Komentoj

Je la epoko de Dante la senjoro de Milano estis Matteo I Visconti, kiu dum sia senjorio pliigis sian regadon tra la tuta Lombardio kaj parto de la ĉirkaŭantaj regionoj, enprenante ankaŭ la urbojn Bolonjo kaj Ĝenovo. La ilustraĵo aperanta en ĉi tiu paĝo reprezentas la bareliefon kun busto kaj blazono de Matteo Visconti, kiu aperas sur unu el la eksteraj muroj de la baziliko Sankta Eŭstorĝo, unu el la preĝejoj plej antikvaj kaj famaj de la lombarda metropolo. La kulto de Dante, kiu en Milano [...]

2 2 2014

Igor Grčko

2019-12-11T22:25:35+01:002 Aprilo 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Igor Grčko estas kroata muzikisto kaj teatra reĝisoro, kiu formiĝis profesie en Rijeka, kie diplomiĝis pri violono en 1980 ĉe la loka Muzika lernejo kaj en Zagrebo, kie vizitis la Akademion pri Drama Arto. De pluraj jaroj li vivas kaj laboras en Romo kie estras la teatran lernejon Centro Formazione Attori (http://www.formazioneattori.it/) kaj kie prezentis multnombrajn teatraĵojn karakterizitajn per noviga kaj avangarda kreivo. Aparte interesaj, laŭ tiu vidpunkto, estas liaj interpretoj de la teatraĵoj de Ionesco, inter kiuj elstaras tre originala interplektado inter La Kalva Kantistino kaj La Leciono laŭ tute nova aliro riĉa [...]