Homero – La ŝippereo de Uliso inter Skilo kaj Karibdo
Kiel sciate, la ŝippereo de Uliso supozata de Dante en kanto XXVI de la Infero neniel kongruas kun la rakonto en Odiseado de Homero, kie male estas priskribita, en libro XII, la tre fama ŝiprompiĝo de Skilo kaj Karibdo, kiun Uliso pretervivis perdante ĉiujn siajn kunulojn. En Odiseado legeblas ke Uliso kaj liaj kunuloj, dum la revenvojaĝo de la Troja milito, albordiĝis ĉe la insulo de sorĉistino Kirko kaj restadis tie dum preskaŭ tutan jaron. Post la reforiro, ili sukcesis trairi sendamaĝe la kaptilon konsistantan [...]