Monthly Archives: Aprilo 2014

Home/2014/Aprilo
3 3 2014

Oleksandr Dmytrenko

2019-12-11T22:25:34+01:003 Aprilo 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Oleksandr Dmytrenko, ukraina lingvisto, naskiĝis en 1971 kaj doktoriĝis en 1994 ĉe la Supera Pedagogia Instituto por fremdlingvoj de Kievo. Hodiaŭ li estas profesoro de franca lingvo ĉe la École spécialisée № 49 de la ukraina ĉefurbo, kiu estas instituto por avanaj studoj pri la franca lingvo. ------- Oleksandr Dmytrenko pruntis sian voĉon al Uliso kaj legis la koncernajn versojn (90-142) en la Ukraina traduko de Evgen Drobyazko. Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube: Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la [...]

2 2 2014

Francesca kaj Uliso en la milana dialekto

2019-12-11T22:25:34+01:002 Aprilo 2014|2021 – La jaro di Dante, Approfondimenti|0 Komentoj

Je la epoko de Dante la senjoro de Milano estis Matteo I Visconti, kiu dum sia senjorio pliigis sian regadon tra la tuta Lombardio kaj parto de la ĉirkaŭantaj regionoj, enprenante ankaŭ la urbojn Bolonjo kaj Ĝenovo. La ilustraĵo aperanta en ĉi tiu paĝo reprezentas la bareliefon kun busto kaj blazono de Matteo Visconti, kiu aperas sur unu el la eksteraj muroj de la baziliko Sankta Eŭstorĝo, unu el la preĝejoj plej antikvaj kaj famaj de la lombarda metropolo. La kulto de Dante, kiu en Milano [...]

2 2 2014

Igor Grčko

2019-12-11T22:25:35+01:002 Aprilo 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Igor Grčko estas kroata muzikisto kaj teatra reĝisoro, kiu formiĝis profesie en Rijeka, kie diplomiĝis pri violono en 1980 ĉe la loka Muzika lernejo kaj en Zagrebo, kie vizitis la Akademion pri Drama Arto. De pluraj jaroj li vivas kaj laboras en Romo kie estras la teatran lernejon Centro Formazione Attori (http://www.formazioneattori.it/) kaj kie prezentis multnombrajn teatraĵojn karakterizitajn per noviga kaj avangarda kreivo. Aparte interesaj, laŭ tiu vidpunkto, estas liaj interpretoj de la teatraĵoj de Ionesco, inter kiuj elstaras tre originala interplektado inter La Kalva Kantistino kaj La Leciono laŭ tute nova aliro riĉa [...]

1 1 2014

Clarence Johns

2019-12-11T22:25:35+01:001 Aprilo 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Clarence Johns naskiĝis en 1994 en Portland, Oregon, Usono.  Ekde la mezlernejaj jaroj, ĉe la Lincoln High School, Clarence pasiiĝis pri teatro kaj recitis interalie en la klasikaj roloj de Macduff in Macbet  kaj Algernon in La graveco de la fideliĝo.  Post la interpreto de la persono Blu en la teatra verko Thrown, skribita de mezlernejaj studentoj por la Festivalo New Works, dediĉita al junaj dramatistoj, Clarence komencis sian dramverkistan aktivecon.  En 2010 aperis lia unua verko, Postal, kiu debutis ĉe la Lincoln High School kaj estis proponita al la "Fringe Festivalo" de [...]

1 1 2014

Monteverdi – La reveno de Uliso al sia patrolando

2014-04-01T12:24:45+02:001 Aprilo 2014|Uliso Poezio kaj Muziko|0 Komentoj

La reveno de Uliso al sia patrolando estas lirika opero verkita de Claudio Monteverdi je libreto de Giacomo Badoaro. La opero estis prezentita la unuan fojon en la Teatro Santi Giovanni e Paolo en Venecio dum la teatra periodo 1639–1640.