La Uliso de Dante, simbolo de homa nobleco
Uliso estas persono kiu elstaras super la aliaj damnitaj animoj de Malebolge, la teruraj fosaĵoj de la oka rondo de la Infero kie estas punataj la pekintoj je fraŭdo. Iuj komentaristoj rimarkis ke la greka heroo, se li ne iĝintus kulpa je la trompo de la Troja ĉevalo, apartenus al mondo, al li pli taŭga, de la gravaj noblaj spiritoj de Limbo.