Humphrey Tonkin
Humphrey Tonkin naskiĝis en Britio (Truro, Kornvalo, 1939) kaj translokiĝis al Usono kiel doktoriĝa studento. Li diplomiĝis pri angla literaturo ĉe Kembriĝa Uinversitato kaj doktoriĝis ĉe Harvard-Universitato. Dum multaj jaroj li instruis anglan literaturon en la Universitato de Pensilvanio. Li ankaŭ rolis kiel gastprofesoro pri angla kaj kompara literaturo en la Universitato Columbia. En 1983 oni nomis lin prezidanto de la Ŝtata Universitato de Novjorkio en Potsdam kaj en 1988 li fariĝis prezidanto de la Universitato de Hartford. Li estas nun emerita prezidanto kaj Universitata [...]