Meyer – 2000
Traduko en blankaj hendekasilaboj de Ole Meyer. Unua eldono publikigita en Kopenhago en 2000.
Vi ne naskiĝis por vegeti brute, sed por akiri virton, mondan scion
Pere de ĉi tiu alvoko farita de Uliso al siaj kunuloj (Infero, Kanto XXVI, versoj 119-120), ni informas niajn gevizitantojn ke la retejo Dantepoliglotta estas baldaŭ lanĉonta novan projekton dediĉatan al homaj rajtoj kaj ilia protektado. La intenco estas doni voĉon al personoj kiuj suferis perfortojn de iliaj homaj rajtoj fare de aliaj personoj kiuj obstine rifuzas «akiri virton kaj mondan scion». Oni invitos la gastojn de nia “Angulo de la homaj rajtoj” legi kelkajn versojn de Dante iel koherajn kun ilia persona historio, kiun [...]
Dante kaj Sardinio
Je la tempoj de Dante Sardinio estis dividita en kvar aŭtonomaj regnoj, nomataj “Giudicati”: Logudoro kaj Gallura en la norda parto de la insulo kaj, en la suda, Arborea kaj Cagliari. Je tiu epoko la sardaj Giudicati, kiuj jam en la dekunua jarcento alianciĝis kun Genova kaj Pisa por retropuŝi la klopodojn de konkerado de la insulo flanke de la araboj, plutenis intensajn rilatojn kun la du marinaraj respublikoj. La Giudicatode Gallura, aparte, ek de la dekdua jarcento estis sub la nekontraŭata influo de Pisa kaj, ek [...]
Argentino. Catalina estas filino de gepatroj ‘desaparecidos’.
La unua historio prezentota en la paĝo de la homaj rajtoj de Dantepoliglotta estos epizodo de la argentina tragedio de la desaparecidos. Kiam Catalina naskiĝis, en Buenos Aires en la sepdekaj jaroj, ŝia patrino estis tuj mortigita fare de la argentina militista regantaro kaj la bebo estis senigita je sia identeco kaj donita je adopto al familio ŝatata de la reĝimo. Dank’al la laboro pasia de la Abuelas de Plaza de Mayo, la konscio de ŝia vera identeco estis redonita al ŝi. Catalina legos por Dantepoliglotta [...]