Enkonduko (ukraina)
La unua traduko en la ukrainan de la Dia Komedio, rilate nur al la unuaj dek kantoj de la Infero, aperis inter 1892 kaj 1896 sur la paĝoj de gazeto Pravda de Lvivo (ukraine L’viv, ruse L’vov), zorge de poeto kaj dramverkisto Volodymyr Samiylenko (1864-1925). Traduko de la nura Infero, verkita de Petro Karmanskij (1878-1956), tradukisto ankaŭ de Foscolo kaj Carducci, kune kun Maxim Rilskij (1895-1964), la plej grava urkaina poeto de la pasinta jarcento, aperis en Kievo en 1956. Nuntempe la ukraina publiko disponas, [...]
Drobyazko – 2004
Traduko en tercinoj de la tuta poemo fare de Evgen A. Drobyazko (1898-1980), ukraina poeto kaj tradukisto. Eldono publikigita en Ĥarkovo en 2004 (unua eldono 1976).
Enkonduko (estona)
La unuaj klopodoj de traduko de Dia Komedio en la estonan – finno-ugra lingvo parenca kun la finna – ŝuldiĝas al poeto kaj italisto Villem Grünthal-Ridala (1885-1942), kiu eldonis en 1911 tradukon de la unua kanto de la Infero, kaj al poeto kaj literaturkritikisto Johannes Semper (1892-1970), kiu eldonis en 1939 tradukon de la tria kanto de la sama kantiko. Kompleta traduko, eĉ se nur de la Infero, estis eldonita en 2011 kaj ŝuldiĝas al poeto Harald Rajamets (1924-2007), ankaŭ tradukisto de iuj ŝekspiraj verkoj. [...]
Rajamets – 2011
Traduko de la Infero en blankaj versoj fare de la estona poeto Harald Rajamets (1924-2007). Eldono publikigita en Tallinn en 2011.
Strikha – 2013
Traduko en tercinoj de la Infero fare de Maxim Strikha (n. Kievo 1961), ukraina fizikisto kaj beletristo. Eldono publikigita en Lvivo en 2013.
Halldórsson – 2010
Proza traduko en la islanda de Erlingur E. Halldórsson (1930-2011), islanda beletristo kaj tradukisto.