BOLONJA – Mariangela Bacchi
Mariangela Bacchi, pranevino de tiu kiu tradukis al la bolonja (kaj en tercinoj) la poemon de Dante, doktoriĝis pri lingvoj kaj estas de generacioj bolonjanino. Ŝi heredis de la familio la pasion por la studado de la dialekto: la avo, Pietro Mainoldi, kuracisto kaj dialektologo, aŭtoris gramatikon (1950) kaj vortaron (1967) de la bolonja dialekto; la praonklo, orforĝisto Giulio Veronesi, estas ĝuste la tradukinto de la Dia Komedio (1937). Ĵurnalisto, ŝi laboris radie kiel verkisto kaj prezentisto. Nuntempe ŝi okupiĝas pri registrado de aŭdlibroj kaj [...]