La vortoj de la ĉiela Aglo
En la XVIII-a kanto de Paradizo Danto kaj Beatrico supreniras al la sesa ĉielo, tiu de Jupitero, kie ili vidas grandan nombron de brilantaj animoj – la animoj de la Justuloj – kiuj moviĝas sin metante laŭ formo de alfabetaj literoj tiel skribante en la ĉielo frazon kiu estas admono adresata al la surteraj regantoj: “Diligite iustitiam qui iudicatis terram”.[1] Aliaj brilantaj spiritoj malsupreniras sin metante en la lastan M de la skribo, ĝin transformante iom post iom en la bildon de aglo, simbolo de [...]