Yearly Archives: 2012

Home/2012
25 25 2012

Enkonduko (norvega)

2019-12-11T22:03:15+01:0025 Decembro 2012|Norvegese|0 Komentoj

Håkon V Magnussøn Je la epoko de Dante en Italio ne estis tre precizaj informoj pri Norvegio. Dante ĝin citas unu nuran fojon en la Dia Komedio, tie kie li enmetas inter la fiajn kristanajn eŭropajn suverenojn la reĝon kiu okupas ĝian tronon je liaj tempoj: reĝo Akono V, tio estas Håkon V Magnussøn, kiu regnis super Norvegio de 1299 ĝis 1319. Dante neniel precizigas la misagojn kiujn li atribuas al reĝo Akono, sed fakto estas ke la norvega suvereno estas unu el [...]

25 25 2012

Enkonduko (napola)

2019-12-11T22:03:16+01:0025 Decembro 2012|Napoletano|0 Komentoj

En De Vulgari Eloquentia Dante ne detale analizis la vulgaran lingvon de Napolo, pri kio li eble havis nesufiĉan konon, sed li limigis sin ĝin citi kune kun la vulgara lingvo de Gaeta kiel ekzemplo de granda lingva diferencigo inter urboj eĉ inter si tre proksimaj, ĝin enmetante poste en la pli vastan sudan lingvan regionon kiun li nomas Apulia (1). Cetere, ŝajnas ke Napolo, ĝiaj monumentoj kaj ĝiaj kulturaj riĉaĵoj ne estis tre ĉeestaj en la pensoj de Dante. Oni povus male diri ke [...]

24 24 2012

Enkonduko (hungara)

2019-12-11T22:03:16+01:0024 Decembro 2012|Ungherese|0 Komentoj

Kiam Dante Alighieri kaj Karlo Martelo de Anĵuo renkontiĝis en Florenco kaj amikiĝis estis la jaro 1294. Dante estis 29-jaraĝa dum la juna princo, filo de la napola reĝo Karolo II kaj de Maria Árpád el Hungario, estis 23-jara kaj estis tiam reĝo de Hungario, kvankam nur laŭnome kaj ne laŭfakte. La antaŭfaktoj de la renkontiĝo inter Karlo Martelo kaj Dante estas iom komplikaj kaj retroiras je dek jaroj kiam, en 1284, dum la milito de la Sicilia Vespro lia patro Karolo II estis kaptita [...]

24 24 2012

Enkonduko (sarda)

2019-12-11T22:03:19+01:0024 Decembro 2012|Sardo|0 Komentoj

Je la tempoj de Dante Sardinio estis dividita en kvar aŭtonomaj regnoj, nomataj “Giudicati”: Logudoro kaj Gallura en la norda parto de la insulo kaj, en la suda, Arborea kaj Cagliari. Je tiu epoko la sardaj Giudicati, kiuj jam en la dekunua jarcento alianciĝis kun Genova kaj Pisa por retropuŝi la klopodojn de konkerado de la insulo flanke de la araboj, plutenis intensajn rilatojn kun la du marinaraj respublikoj. La Giudicato de Gallura, aparte, ek de la dekdua jarcento estis sub la nekontraŭata influo de [...]