Valeria Palumbo, naskita en Romo kaj loĝanta en Milano, estas ĵurnalisto kaj historiisto pri virinaj aferoj. Pri si ŝi diras “mi laboras preskaŭ tridek jarojn en la medio de tradiciaj kaj novaj amaskomunikiloj, konvinkita ke nur senerara informado igas Landon libera kaj civilizita”. Ŝi aldonas iom amare ke ŝi ne sukcesis, ĉar la gazetoj, kiujn ŝi plej amis, kaj kies centra ĉefredakotoro estis, L’Europeo kaj Global Foreign Policy, ne plu publikiĝas.

Nuntempe ŝi kunlaboras kun gazetoj kaj asocioj kiuj luktas por la civilaj rajtoj, por la kulturaj riĉaĵoj kaj verkas por pluraj retpaĝaroj kaj retaj periodaĵoj, instruas en universitato, verkas teatrajn legaĵojn kaj prezentas kursojn kaj renkontiĝojn ĉe historiaj kaj literaturaj festivaloj.

Teatro estas, kun ĵurnalismo, ŝia granda pasio. “Poste, kompreneble – ŝi aldonas – estas literaturo, arto, muziko, promenadoj, historio….”

Valeria Palumbo aniĝas en la Itala Societo de la Historiistinoj kaj en la Itala Societo de la Literaturistinoj kaj en la lastaj jaroj verkis dekduon da eseoj pri la historio de la virinoj. La unua estis Prestami il volto (pruntedonu al mi vian vizaĝon) (Selene 2003), kiu gajnis la premion Il Paese delle donne en 2006. La lasta estis Geni di mamma (genoj de patrino) (Odradek 2013). Meze pluraj aliaj historioj pri eksterordinaraj kaj tre interesaj virinoj, ek de Matidia, bopatrino de la romia imperiestro Adriano, en La Divina Suocera (La dia bopatrino) (Castello volante 2010), ĝis “Alpha Girls” de la tria feminisma ondo, en L’ora delle Ragazze Alfa (La horo de la knabinoj Alfa) (Fermento 2009, premio selekto Anguillara Sabazia arta urbo 2010).

Valeria Palumbo estas ankaŭ la verkistino de Quando l’arte ha nome di donna (Kiam arto havas nomon de virino) (Cendon Libri 2013), teatra tetralogio en kiu estas restarigataj la aventuroj de kvar grupoj de artistinoj. Sed la afero kiun ŝi plej ŝatas estas prezenti siajn teatraĵojn al la publiko. Kaj tiel, kun aliaj gekunuloj de aventuroj, ŝi vojaĝas tra Italio, ofte en tre belaj lokoj daŭre malfermataj dank’ al la volontuloj de Touring Club, por rakonti forgesitajn okazaĵojn. En la apuda foto oni vidas ŝin kun Sonia Grandis kaj Francesca Fenati en Diego, la rivoluzione e altri incidenti (Diego, la revolucio kaj aliaj akcidentoj) (festivalo de Città della Pieve en 2012).

“Mi rakontadas pri virinoj kaj pri humiligitoj kaj ofenditoj – diras Valeria – kaj ne forgesas ke je miaj ŝultroj estas generacioj de laboro kaj honesteco: en la vilaĝo de mia patro, Castelluccio Valmaggiore en provinco Foggia, por substreki ke io estis farita laŭ la leĝoj de l’ arto, oni diris “Giusto giusto, come mastro Palumbo” (ĝusta ĝusta kiel majstro Palumbo). La avoj estis lignaĵistoj.”

Por tiuj kiuj volus pliajn informojn pri ŝi, tiu estas la ligilo al ŝia retejo: www.valeriapalumbo.com.

——-

Por aŭskulti la historion de Paolo kaj Francesca per la voĉo de Valeria Palumbo en la italaj originalaj versoj de Dante (Infero, V, 73-142), alklaku ĉi sube:

——-

Valeria Palumbo pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (88-142) en la traduko en roma dialekto de Maddalena Capalbi.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

——-