La voĉoj de Uliso

ĜENOVA – Mario Peccerini

Mario Peccerini naskiĝis en 1938 en Camogli, eta liguria urbo riĉa je maraj tradicioj. Li mem estis longtempe komandanto de komercaj kaj militistaj ŝipoj kaj estro de unuaranga ŝipkompanio de Ĝenovo.

Nun emerito, li aktive okupiĝas pri teatro kaj estas krome ganda fakulo de la ĝenova dialekto, kies docento li estas ĉe pluraj komunumoj kaj asocioj de la orienta liguria Riviero (Pieve, Recco, Camogli kaj Sankta Margherita).

Diplomita ĉe la teatra lernejo de Teatro Campisano de Ĝenovo, li estas nuntempe artdirektoro, reĝisoro kaj aktoro de la Stabiltrupa teatro “S. Giuseppe” de Ruta en Camogli, de li fondita en 1997, unu jaron post la inaŭguro de la Teatra Lernejo starigita kaj estrata de li mem.

La scena foto publikigata en tiu ĉi ret-paĝo estas eltirita de la komedio La plezuro de honesteco far Luigi Pirandello

——-

Mario Peccerini pruntis sian voĉon al Ulisse kaj legis la koncernajn versojn (Inf., XXVI, 90-142) en la ĝenova traduko de Angelico Federico Gazzo.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

About the author

Giuliano

Add Comment

Click here to post a comment