La voĉoj de Francesca

Maria Gabriella Giacinto

Maria Gabriella Giacinto naskiĝis kaj loĝas en Romo. Ŝi troviĝas en la listo de ĵurnalistoj-publicistoj ek de 2001. Ŝi laboras ĉe Labor TV kiel teknikisto por filmado kaj muntado, sed ŝi laboris ankaŭ kiel kredit-reakiristo, eldona grafikisto kaj, malgraŭ la tre forta roma akĉento, radioparolisto. Ŝi estas patologia katamanto. Ŝi plenumis la rolon de fotografdirektoro por la televida dokumenta filmo de Anna Vinci pri Tina Anselmi, elsendita de la nacia itala kanalo Rai3 en aŭgusto 2013.

——-

Maria Gabriella Giacinto pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (88-142) en la romdialekta traduko  de Aurelio Ranieri.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

——-

About the author

Giuliano

Add Comment

Click here to post a comment