La voĉoj de Francesca

Maria Camilleri

Maria Camilleri naskiĝis en Zabbar, Malto, kie ŝi laboras kiel aktorino kaj instruisto. En la lastaj dek jaroj ŝi partoprenis multajn radio-elsendojn de la malta stacio Radio Hompesch, produktante programojn de diversa naturo por ambaŭ adoltoj kaj geknaboj, precipe pri arto kaj teatro kaj kun edukaj celoj.  Ĉe la sama radio stacio ŝi partoprenis en radiodramoj, poeziaj recitoj, legado de noveloj kaj debatoj, kaj ankaŭ en tre populara divenluda programo por geinfanoj.  Ŝi mem estas aŭtoro de kelkaj radiodramoj.

Ĉiam inklina iniciati edukajn programojn, ŝi organizas seminariojn kaj debatojn kontraŭ misuzon de drogoj kaj alkoholo.

Ĉe la Zabbar Civic Council, Maria Camilleri amas iniciati literaturajn kaj teatrajn vesperojn kune kun geamikoj, kaj ŝi mem aktive partoprenas.

Maria Camilleri pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (88-142) en la traduko en la malta de Alfred Palma.

Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

About the author

Giuliano

Add Comment

Click here to post a comment