Projekto

La Projekto

Dante estis ravita de la multnombreco de lingvoj. Li ŝatis ankaŭ ludi per lingvoj kaj dialektoj, tiom ke en la Dia Komedio estas du eretoj en lingvaĵoj de li inventitaj, la idiomo de Pluto (pape satàn pape satàn aleppe) kaj tiu de Nimrod, reĝo de Babelo kiu konstruigis la faman turon kontraŭ la dia volo kaj kiu, tuj kiam li vidas alveni Dante-n en sian inferan rondon, adresas al li kolereman, minacan kaj nekompreneblan insultadon: «raphèl maì amecche zabì almi!».

Oni povas ankaŭ kompreni kial Nimrod estis malbonhumora.

La ilustraĵo de Gustave Doré reprezentas la reĝon Nimrod de Babelo, kiu konstruigis la faman turon kontraŭ la dia volo.

Li estis tie, en la lasta infera rondo, elpagante la neestingeblan koleron de la Ĉiopova, kaj ĉio kial? pro tiu benita turo! Kaj, se tio ne jam sufiĉus, nun ĉiuj kulpigas lin, dirante ke estis li kiu provokis la konfuzon de la lingvoj.

Nu, ni de Dantepoliglotta volas alpreni pozicion favore al Nimrod. Ĉar la konfuzo de la lingvoj – eĉ se ni akceptas ke li ĝin provokis – prezentas ne nur malavantaĝojn, sed ankaŭ grandegajn avantaĝojn: ĝi estas granda kultura riĉeco.

Ĉiu lingvo havas propran muzikecon, propran artan potencialon, propran literaturan produktadon. Kaj ĉiu literatura produktado, ne gravas ĉu eta aŭ granda, estas potenciale kapabla obliĝi laŭ la enorma nombro de ekzistantaj lingvoj.

Per la Dia Komedio tiu multobliĝo atingis dimensiojn vere mirigajn. La ttt-ejo Dantepoliglotta, kiu disponas je havaĵo de proksimume ducent eldonoj de tradukoj de la Dia Komedio en sesdeko da diversaj lingvoj kaj dialektoj, celas ĝuste omaĝi la universalecon de Dante konigante tiun riĉan kulturan havaĵon al la interneta publiko. Por la plezuro de tiu kiu amas la Dian Komedion, por la ĝojo de tiu kiu adoras la lingvojn kaj la dialektojn, kaj por la konsolo de reĝo Nimrod el Babelo.

Giuliano Turone
Administranto de Dantepoliglotta

——-

* Dantepoliglotta naskiĝas en oktobro 2012 kaj celas esti ttt-ejo en daŭra evoluo. La dantaj eldonoj je dispono (nuna kaj estonta) de la ttt-ejo estas prezentotaj iom post iom enmetante en la reton, por ĉiu el ili, minimume la frontispicon kaj unu aŭ pli paĝojn de la teksto. Por la ilustritaj eldonoj oni enmetos en la ttt-ejo ankaŭ unu aŭ pli da bildoj. Ne mankos tie kaj jene enŝovo de pliprofundigo, de interesaj aŭ kuriozaj informoj kaj de diversaj anekdotoj rajde inter historio, mitologio, glotologio, literaturo kaj artoj. Pormomente oni komencos – ça va sans dire – per la kantiko de la Infero.

——-

Por vidi la frontpaĝon de la unua pres-eldono de la Dia Komedio (Johan Numeister, Foligno, 1472) kun la unuaj tercinoj de la Infero (Versoj 1-21) alklaku ĉi tie.

Por vidi la frontpaĝon kaj la unuajn tercinojn de la Infero (versoj 1-21) en la venecia eldono de 1564 (Giovambattista, Marchiò Sessa e fratelli) alklaku ĉi tie.

Por vidi la unuajn tercinojn de la Infero (versoj 1-21) en la kritika eldono de Enciclopedia Dantesca (1978) alklaku ĉi tie.

——-

La retejoj kiuj donas aliron al la kompleta originala teksto de la Dia Komedio estas sufiĉe multaj. Dantepoliglotta indikas al siaj vizitantoj la retejon http://divinacommedia.weebly.com/, kiu entenas ankaŭ riĉajn komentojn pri ĉiu kanto.

Ni ankaŭ indikas la retejojn http://www.worldofdante.org/ kaj http://digitaldante.columbia.edu/, kiuj estas aparte utilaj plurmediaj esplorinstrumentoj anglalingvaj por la studado de la Dia Komedio.

 ——-

About the author

admin

Calendar

Decembro 2019
l m k ĵ v s d
« okt    
 1
2345678
9101112131415
16171819202122
23242526272829
3031  

Recent Comments

    RSS Meks Blog

    • Top 8 WordPress audio player plugins to enhance your podcast or music 15 Novembro 2019
      What are the top WordPress audio player plugins to choose from for your next music or podcast project? Take your pick from our suggestions! The post Top 8 WordPress audio player plugins to enhance your podcast or music appeared first on Meks.
      Ivana Cirkovic
    • How to add Instagram photo feed to your WordPress site (in 5 minutes!) 1 Oktobro 2019
      How (and why) to add Instagram to WordPress and see more benefits from that match? We give you all the details and tools to do it successfully yourself! The post How to add Instagram photo feed to your WordPress site (in 5 minutes!) appeared first on Meks.
      Ivana Cirkovic
    • 13 best headline & blog title generator tools to easily boost your SEO 12 Septembro 2019
      Ready to increase traffic to your website today? Use these headline generator tools and improve your click-through-rates! The post 13 best headline & blog title generator tools to easily boost your SEO appeared first on Meks.
      Ivana Cirkovic
    • How to create a Facebook Page for your blog (plus PRO tips) 4 Septembro 2019
      Wondering how to create a Facebook Page for your blog knowing that you really do need one? Follow our in depth guide and learn how to create and manage attractive and successful Facebook Page! The post How to create a Facebook Page for your blog (plus PRO tips) appeared first on Meks.
      Ivana Cirkovic
    • Beginners guide on how to redirect a page in WordPress 29 Aŭgusto 2019
      Whether you’re trying to redirect a page in WordPress or just want to discover and understand why it’s important, use this guide to help you get ahead of it and learn all there is to it. The post Beginners guide on how to redirect a page in WordPress appeared first on Meks.
      Ivana Cirkovic
    • The best Facebook Groups for SEO to improve your knowledge and rankings 21 Aŭgusto 2019
      Are you tired of searching for the best Facebook groups for SEO to improve your knowledge and learn about the tricks from the trade? The post The best Facebook Groups for SEO to improve your knowledge and rankings appeared first on Meks.
      Ivana Cirkovic
    • Useful rank tracking plugin and tools recommendation to improve your WordPress website SEO 15 Aŭgusto 2019
      Are you looking for a reliable rank tracking plugin to track your rankings on search engines and improve SEO strategy? Here is our top recommendation! The post Useful rank tracking plugin and tools recommendation to improve your WordPress website SEO appeared first on Meks.
      Ivana Cirkovic
    • 6 reasons why you should never use WordPress nulled themes 7 Aŭgusto 2019
      What are WordPress nulled themes and should you use them, are they really that bad as people say or it’s just to scare you away from using the good stuff for free? In this article, we’re explaining in details why you should never ever use these kinds of themes. The post 6 reasons why you […]
      Ivana Cirkovic
    • Top 6 WordPress Portfolio plugins (hand-picked by designers) 31 Julio 2019
      Wondering what type of WordPress Portfolio plugins to use to showcase your work? Read our recommendation and choose between these top eight I present to you today. The post Top 6 WordPress Portfolio plugins (hand-picked by designers) appeared first on Meks.
      Ivana Cirkovic
    • Definitive guide to adding Facebook Pixel in WordPress 24 Julio 2019
      Having problems setting up Facebook Pixel in WordPress? If you want to improve your Facebook ads conversion, use this guide and learn how to properly ad Facebook Pixel in any WordPress site or blog. The post Definitive guide to adding Facebook Pixel in WordPress appeared first on Meks.
      Ivana Cirkovic

    Text

    Distinctively utilize long-term high-impact total linkage whereas high-payoff experiences. Appropriately communicate 24/365.