Ancient India1683

Je la tempoj de Dante Hindio, kiu estis preskaŭ tute sub araba rego, estis ege malmulte konata de eŭropanoj, ankaŭ se Marko Polo vizitis kelkajn el ĝiaj havencentroj de la okcidenta marbordo, dum sia revenvojaĝo (1292-1295), kaj pri ili parolis pli poste en sia Libro de mirindaĵoj.

Laŭ Dante Hindio, kaj aparte la enfluejo de rivero Gango, estis la fina orienta limo de la emerĝitaj teroj, informo kiu cetere rezultis – kvankam iom proksimume – de la tiuepokaj planisferoj (aparte de la Planisfero Vesconte de 1320). En la 13kaj 14a jarcentoj, fakte, la astronomoj kaj geografoj de Eŭropo kaj de proksima Oriento ne plu dubis pri la sfereco de la Tero, sed ili distingis inter la hemisfero de la emerĝitaj teroj, en kies centro troviĝis Jerusalemo, kaj la kontraŭa hemisfero kiun oni opiniis komplete kovrata per la akvoj de la oceano. Kaj la plej foraj limoj de la loĝataj teroj estis lokalizitaj okcidente en la plej fora rando de la hiberia marbordo inter Kadizo kaj Portugalio, apud la Herkulaj Kolonoj,

[1] kaj oriente en la orienta Hindia marbordo, tie kie ĝuste enfluas Gango.

Dante, kiu bildigas la monton de Purgatorio kiel solecan insulon meze de la akva hemisfero kaj je la antipodo de Jerusalemo, citas plurfoje la enfluejon de Gango kiel orienta punkto de la astronomia horizonto komuna al ambaŭ hemisferoj, kun la ununura diferenco ke en la Jerusalema hemisfero de tiu punkto oni vidas la sunon leviĝi, dum en la kontraŭa hemisfero, de tiu sama punkto oni ĝin vidas subiri (Purg. II, 5 – Purg., XXVII, 4 – Par. XI, 51).

——-

Ĉirkaŭ meze de la deknaŭa jarcento la unuaj hindaj kleruloj alproksimiĝis al la verko de Dante. La unua estis la bengala poeto kaj dramisto Michael Madhusudan Datta (1824-1873), bona konanto de la itala lingvo kaj verkisto de la epopea poemo Meghnad Badh Kavya (Balado por la morto de Meghnad) eldonita en 1861, kie estas prikantataj la gloraj agoj de militisto citita en Ramayana.[2]  En tiu Balado rimarkeblas la influo de hindaj kaj okcidintentaj poetoj, inter kiuj Dante kaj Milton ŝajnas esti tiuj al kiuj la aŭtoro plej inspiriĝas. Madhusudan Datta verkis ankaŭ plurajn sonetojn laŭ petrarka inspiro kaj el ili unu – titolita Dante, la poeto de la poetoj – estas dediĉita ĝuste al la verkinto de la Komedio.

Kelkajn jarojn poste la ĉefa hindia poeto, Rabindranath Tagore (Kolkato 1861-1941), alproksimiĝas tre juna al Dante kaj Petrarca, tiom ke li eldonas artikolon pri ambaŭ en 1877, estante deksesjara, en la revuo “Bharati”. Pli poste li enmetos en unun el siaj poemoj – kiu sin prezentas kiel preĝo – la verson «Donu al mi la forton submeti mian forton al via volo kun amo”, evidente prenante inspiron de la verso 85 de la tria kanto de Paradizo:  «E ‘n la sua volontade è nostra pace».[3]

Cetere Tagore ne estas la ununura hindia intelektulo kiu montras grandan ŝaton por tiu fama verso de Paradizo. Sri Aurobindo (1872-1950), fama hindia poeto, filozofo kaj mistikulo, eble la plej kompetenta fakulo pri la Dia Komedio de nuntempa Hindio, pritraktas tre detale la poemon de Dante en la tria volumo de siaj Leteroj pri jogo, kaj diras ke tiu verso «estas unu el la plej eminentaj de la tuta poezia literaturo».

Fine indas je mencio la bengala fakulo kaj poeto Dinseh Chandra Datta, ne nur ĉar ankaŭ li aŭtoro de iu soneto dediĉita al Dante, sed ankaŭ ĉar lia granda admiro por la plejsupera poeto itala lin instigis traduki Bhagavad Gita,[4] de la sanskrita al la bengala, per la danta metro de la tercinoj.[5]

Malgraŭ la intereso de la hindia kulturo pri Dante Alighieri, ni ne havas ĝis nun scion pri eventuala ekzisto de traduko de la Dia Komedio en la lingvo hindi, kiu estas la plej disvastigita el la naciaj lingvoj de Hindujo, kaj ankaŭ estas oficiala lingvo de la Unio. [6] Ĝi tamen antaŭ nelonge estis tradukita al la bengala, kiu estas hindeŭropa lingvo, same kiel hindi, kaj estas la dua plej disvastigita nacia lingvo de Barato, kun 200 milionoj da parolantoj. La bengala traduko, en tercinoj, estis farita de Shyamalkumar Gangopadhyay kaj estis publikigita en 2011 en Nova Delhi.

Tamen la unua nacilingva traduko de la Dia Komedio en Hindujo ne estas la bengala, sed estas la traduko en la dravida lingvo malayalam, kiu estas la nacia lingvo de la ŝtato Kerala, parolata de ĉirkaŭ 33 milionoj da personoj.  Ĉi tiu en-versa traduko estis farita de Kilimanoor Ramakantan kaj estis publikigita en 2001 en Mumbai.

En la Azia Biblioteko de Mumbai troviĝas altvalora iluminita kodekso de la Dia Komedio de la 14a jarcento. Fonto: Istituto italiano di cultura de Mumbai (alklaku ĉi tie).

Por pli da informoj pri la traduko en bengala lingvo de Gangopadhyay alklaku ĉi tie.

Por pli da informoj pri la traduko en la malayalama lingvo de Ramakantan alklaku ĉi tie.

——-

Krom la punktoj en kiuj estas citita rivero Gango, en la Dia Komedio ne mankas aliaj aludoj al Hindio kaj al la hindoj, per vortoj tiaj ke ili komprenigas al ni ke la plejalta itala poeto, eĉ havante malmultajn informojn pri tiu fora lando, havis tamen du solidajn konvinkojn pri ĝiaj fizikaj kaj klimataj karakterizoj: 1) en Hindio la arboj havas teruran altecon; 2) en Hindio oni laŭlitere eksplodas pro varmego.

Pri la unua punkto Dante parolas en kanto XXXII de Purgatorio (versoj 40-42), kiam la poeto, jam alveninta en la teran paradizon, troviĝas antaŭ la arbo de la scienco de bono kaj malbono, giganta kaj majesta arbo, tiom ke ĝia eminenta foliaro – skribis Dante – estus rigardita mire eĉ de la Hindoj, kiuj tamen en siaj arbaroj havas tre altajn arbojn:  «fora da l’Indi / ne’ boschi lor per altezza ammirata».[7]

Ĉiam en la Purgatorio, je la versoj 19-21 de kanto XXVI – kaj tiele ni alvenas al la dua punkto – Dante rakontas pri sia renkontiĝo kun unu el la pekuloj de la rondo de voluptemuloj, kiu adresas al li demandon aldonante, ankaŭ je nomo de la aliaj animoj al li proksimaj, ke ili soifas koni lian respondon pli ol hindoj kaj etiopoj soifas je freŝa akvo (ĝuste pro la terura varmo de iliaj landoj):  «Né solo a me la tua risposta è uopo; / ché tutti questi n’hanno maggior sete / che d’acqua fredda Indo o Etïopo».[8]

Sed la punkto en kiu Dante aludas pli konvinkite al la eksterordinara varmo kiu karakterizus la klimaton de Hindio estas en kanto XIV de Infero (versoj 28-39), kie la poeto priskribas la ardan sablejon (tria giro de la sepa rondo) en kiu estas punataj la perfortuloj kontraŭ Dio, submetataj al daŭra fajropluvo. Dante komparas tiun teruran scenon al tio kio okazis iun tagon al Aleksandro la makedona kaj al liaj trupoj – sed kompreneble tio estas nur legendo – en la varmaj regionoj de Hindio: ili vidis pluvi sur sin flamojn kiuj apogiĝis teren sen disspeciĝi, tiel ke la sablo ekfajris kiel ligno je kliko de la fajrilo.  Je kio, Aleksandro la granda ordonis al siaj homoj piedpremi la fajrajn flokojn ĵus falintajn teren por ilin estingi antaŭ ol ili plivastiĝu.

Oni transskribas ĉi sekve la versojn de Dante pri la fajra sablejo kaj pri la legenda hinda aventuro de Aleksandro la makedona:


Sovra tutto ‘l sabbion, d’un cader lento,
piovean di foco dilatate falde,
come di neve in alpe sanza vento.
Quali Alessandro in quelle parti calde
d’Indïa vide sopra ‘l süo stuolo
fiamme cadere infino a terra salde,
per ch’ei provide a scalpitar lo suolo
con le sue schiere, acciò che lo vapore
mei si stingueva mentre ch’era solo:
tale scendeva l’etternale ardore;
onde la rena s’accendea, com’ esca
sotto focile, a doppiar lo dolore.

Kiel kutime, ĉi samajn versojn vi trovas, je la respektivaj retpaĝoj, en la bengala traduko de Gangopadhyay  (alklaku ĉi tie) kaj en la malayama traduko de Ramakantan (alklaku ĉi tie).

——-

Laŭ la Konstitucio de la Hindia Unio la lingvoj bengala kaj malayalam estas nur du el la 22 oficialaj naciaj lingvoj de la Federacio.   Aliflanke, la angla lingvo, tre vaste utiligata en la leĝofara kaj jura agadoj, kaj ankaŭ en ekonomio kaj entreprenaj administradoj, plugardas la specialan statuton de “oficiala helplingvo” de Hindio. Temas, pro historiaj kialoj, pri la angla lingvo “de la reĝino”.

Oni transskribas do la versojn supre cititajn ankaŭ en angla traduko, elektita inter tiuj de britaj postkoloni-epokaj verkistoj:  tiu de Geoffrey Bickersteth, kiu instruis la anglan kaj aliajn lingvojn ĉe Marlborough College kaj ĉe la Universitato de Glasgovo, kaj kiu estas unu el la tre malmultaj kiuj tradukis la Dian Komedion en la anglan en tercinoj.  Senmezura peno, egala al tiu kiu rurprenis sur sin niu bengala tradukinto Gangopadhyay, kaj ne malsimila je tiu de la bengala fakulo kiu tradukis en sian lingvon, en dantaj tercinoj, la Bhagavad  Gita.


O’er the whole sandy desert, falling slow,
dilated flakes of fire were being rain’d,
as on a windless alp descendeth snow.
Such flames as Alexander, when he attain’d
to those hot parts of Ind, upon his host
saw, even to the ground unbrok’n, descend;
wherefore he bade his troops, ere time were lost,
stamp on the soil, because the ignited air
was easiest quenched, where isolated most.
Just so the eternal heat kept falling there,
whereby, to increase the pain twofold, the sand,
like tinder under steel, was set aflare.

Kaj jen kiel la samajn versojn tradukis al esperanto Kálmán Kalocsay:

Sur sablon, ne haltante eĉ momente
grandflokaj flamoj pluvis tie sinke,
kiel la neĝ’ en Alpoj, ventsilente.
Kaj kiel vidis Aleksandr’ ating
al arda hinda ter’, ke flamoj pluvaj
tra l’ trupoj falas teren senestinge,
kaj trampli per piedoj rapidmovaj
komandis li, por tuj ĉiun fajreron
estingi, antaŭ la defal’ de novaj:
tiel ĉi flam’ eterna falis teron;
la sabl’ ekbrulis, kiel per la ŝtalo
la tindro, kaj duobligis la suferon.

NI ESTOS DANKEMAJ AL ĈIUJ KIUJ POVOS INFORMI NIN PRI LA EKZISTO DE ALIAJ TRADUKOJ DE LA DIA KOMEDIA EN HINDI KAJ/AŬ IU AJN ALIA LINGVO NACIA DE BARATO


[1] En la antikvaj tempoj la Ĝibraltara Markolo estis konsiderata la netransirebla limo preter kiu estis malpermesata la trairo al ĉiuj mortemuloj. Laŭ la greka mitologio estis Heraklo (Herkulo por la romia mitologio) kiu malfermis la Ĝibraltaran Markolon dum unu el siaj dek du penlaboroj: li disigis en du partojn (la du Herkulajn Kolonojn) la monton kiu troviĝis en tiu punkto kaj ĉizis la frazon non plus ultra egalsignifa al ne preterpasu de la nuntempa signalaro. Ne hazarde, en la rekonstruo de la lasta vojaĝo de Odiseo, kiun Dante proponas al ni (Inf., XXVI, 106-142), la heroo kaj siaj kunuloj trafas la morton per ŝiprompiĝo tuj post la preteriro de la Herkulaj Kolonoj, malobservante tiun malpermeson.

[2] Ramayana kaj Mahabharata estas la du grandaj ĉefverkoj de la antikva sanskrita literaturo, ambaŭ epopeaj poemoj kaj sanktaj tekstoj de la hinduisma tradicio.

[3] «En lia volo nia paco staras» (traduko en esperanton de Enrico Dondi); «And solely in his will exists our peace» (traduko en la anglan de Geoffrey Bickersteth).

[4] Bhagavad Gita (“Kantiko de la Beatulo”) estas unu el la ĉapitroj de Mahabharata kaj konsistas el religi-tema poemo de ĉirkaŭ 700 versoj dividitaj en 18 kantoj.

[5] Ghan Shyam Singh, “Fortuna di Dante in India”, en Enciclopedia Dantesca, vol. III, pp. 421-423.

[6] Por eseo de traduko de la unuaj linioj de la Infero (versoj 1-21 de la unua kanto) en la lingvoj Hindi kaj Punĝabi, ĝentile donita de Jasvinder Kaur Malhi, alklaku ĉi tie.

[7] «admirus Hindoj / en arbaregoj siaj, pro l’ alteco» (traduko al Esperanto de Giovanni Peterlongo): «had been by Indians / among their forests marvelled at for height» (traduko al la angla de Henry Longfellow).

[8] «Ne nur bezonas mi respondon vian, / ĉar ĉiuj ĝin soifas pli ol akvon / freŝan la Hindo aŭ la Etiopo» (traduko al esperanto de Giovanni Peterlongo); «Not me alone thine answer will delight, / for all these look for it with greater thirst / than Œthiopes or Indians for fresh springs» (traduko al la angla de Frederick Pollock).