Paradizo, Kanto XIX, versi 115-148
[1] Traduko de Giovanni Peterlongo 

Aperos, el la agoj de Alberto,
eĉ kio baldaŭ plumon igos movi,
ĉar pro ĝi Praga regno dezertiĝos.[2]
Aperos kian ĉe la Sejno kaŭzos
doloron, falsan monon eldonante,
li, kiu mortos pro la frap’ de apro.[3]
Aperos malhumil’ soifiganta,
kiu Skotojn kaj Anglojn frenezigas,
ĝis ne toleros ili siajn limojn.[4]
Jen voluptemo kaj vivado mola
de la regant’ hispana, de l’ bohema,
kiu bravecon nek konis, nek volis.[5]
Jen oni de Jerusalem’ pri Ĉotto
per unu ” I ” indikos la bonecon,
per ” M ” indikos oni la kontraŭon.[6]
Jen l’ avareco kaj senkuraĝeco
de la gardanto de l’ insul’ de l’ fajro,
kie Ankizo finis longan aĝon.[7]
Kaj por l’ etecon lian komprenigi,
literoj stumpaj estos priskribaĵo,
kiuj en eta spaco notos multon.[8]
Kaj ĉiu l’ agojn vidos abomenajn
de l’ onklo kaj de l’ frato, hontigintajn
tiom precipan rason kaj du kronojn.[9]
Kaj portugalan reĝon kaj norvegan
oni ekkonos,[10] kaj de Raŝa, kiu
monstampon Venecian mise vidis.[11]
Feliĉa Hungaruj’, se ĝi ne lasas
plu sin turmenti,[12] ho Navar’ feliĉa,
se ĝi sin armus per ĉirkaŭa monto!
[13]
Kaj ĉiu kredu, por certigi tion,
ke Nikosia jam kaj Famagosta
plendas pri besto sia kaj riproĉas,
ĉar de l’ aliaj ĝi ne apartiĝas.[14]

 

 


[1] La sekvontajn notojn verkis la tradukinto mem, Giovanni Peterlongo.

[2] Alberto I (Pur. VI, 97) prirabis Bohemujon (1304) dum milito kontraŭ Venceslao II.

[3] Filipo la Bela falsis monon dum milito en Flandrujo, kaj mortis (1314) ĉasante apron.

[4] Dante aludas pri longjaraj militoj de la angloj kaj skotoj en la epoko de Eduardo I (Pur. VII, 132) kaj longe poste.  Jam tiam la angloj klopodis subigi fremdajn landojn: Irlandon, Skotlandon, Normandion.

[5] Ferdinando II, reĝo de Kastilio (1295-1312). Venceslao IV, reĝo de Bohemujo (Pur. VII, 101).

[6] Karlo II de Anjou, reĝo de Napolo kaj de Jeru­salemo. Ĉotto: Lamulo (Pur. XX, 71; Par. VI, 106).  Laŭ Romanaj ciferoj “I” signifas “unu”, “M” signifas “mil”.

[7] Frederiko II de Aragono, reĝo de Sicilio, kie iam mortis Ankizo (En. III, 707).

[8] Mallongigitajn vortojn (tiaman stenografion) oni bezonus por rakonti multegon da malbono en malgranda spaco.

[9] Onklo de Frederiko II estis Jakobo (1243-1311), reĝo de Majorko (1262), al kiu la frato Petro III (Pur. VII, 112) rabis Majorkon kaj poste redonis. Frato de Frederiko II estis Jakobo II, reĝo de Sicilio, poste de Aragono (Pur. III, 116; VII, 119).  Ili senhonorigis faman familion, kaj la kronojn de Majorko kaj de Aragono.

[10] Dionizio, reĝo de Portugalujo, tre avara. Hakon V, reĝo de Norvegujo (1299-1319), militiris kontrail Danujon.

[11] Stefano II, reĝo de orienta Serbujo, kiun trafluas rivero Raŝa. Li falsis monon de Venecio.

[12] Hungarujo fartis tre bone sub regado de la Arpadoj (997-1301).  Post lasta reĝo Andreo (m. 1301) estis disputo pri la tronheredonto. Nur en 1308 regis Karlo Roberto de Anjou, filo de Karlo Martelo (Par., VIII, 31).

[13] Navaro, kvankam apartigita per la montoj Pireneaj, venis al Filipo la Bela, edzo de Johana filino de l’ lasta reĝo de Navaro Henriko I (m. 1274). Ŝi mortis en 1304. Sekvis ŝia filo Ludoviko X kun titolo de franca reĝo (1314-1316).

[14] Urboj de l’ insulo Cipro regataj de l’ lasta reĝo Henriko II el Lusignano, senkuraĝa kaj kruelega, kiel l’ aliaj regantoj.