Tradukoj

Inglese – Byron

Versoj de Francesca da Rimini tradukitaj al la angla far George Gordon Byron


Versoj de Francesca da Rimini tradukitaj al la angla far George Gordon Byron

Inferno, Canto V, 97-142

La granda angla poeto George Gordon Byron (1788-1824) estis libera kaj maltrankvila spirito kaj printempe de 1819, en la venecia saloneto de grafino Benzoni, li konatiĝis kun Teresa Gamba, juna ido de patricia familio el Ravenna. Teresa estis 19-jara kaj estis edzinigita al grafo Alessandro Guìccioli, pli ol kvardekjara pli aĝa ol ŝi, ankaŭ li el Ravenna. Inter Lordo Byron kaj Teresa Guìccioli ekestis belega amhistorio destinita daŭri la tutan vivon: kaj por la poeto, mortinta tamen antaŭtempe nur kvar jarojn pli poste, kaj por Teresa, kiu dum dudek sep jaroj post la forpaso de Byron vivis sola kiel nekonsolebla vidvino. Nur maljunaĝe ŝi ree edziniĝis, kun franca nobelulo, sed temis pri profitocela geedziĝo kaj ŝia koro plubatis por ŝia Georgo antaŭtempe forpasinta.

La rilato kun grafino Guìccioli instigis Byron translokiĝi al Ravenna jam en 1819. Tie la paro restis du jarojn (Teresa intertempe disiĝis de la maljuna edzo) por poste translokiĝi al Pisa kaj pli poste al Livorno.

 

Kompreneble la pasio por la juna amatino influis, kelkmizure, sur la kreivo de Byron. Kaj je certa momento tiu pasio, kuniĝante kun la granda admiro kiun la poeto flegis por la verko de Dante, puŝis Byron traduki anglen – en Ravenna dum marto 1820 – ĝuste la dantajn versojn pri la evento de Paolo kaj Francesca. Cetere, sam kiel Francesca, ankaŭ Teresa estis naskita en Ravenna, estis ligita per kombinita geedziĝo kun edzo ne dezirita, kaj, last but not least, amis Byron, nova Paolo Malatesta, kaj estis de li amata.

Por pliaj informoj pri la amhistorio inter George Byron kaj Teresa Guìccioli alklaku ĉi tie kaj ĉi tie. Por aliri al la teatraĵa teksto Byron, de la romanja dramverkisto Giovanni Spagnoli, bazita sur tiu evento, alklaku ĉi tie. Por informoj pri la surscenigo de tiu dramo fare de la kompanio de Piccolo Teatro Città di Ravenna (reĝisoro Roberto Battistini, kun Alessandro Braga kaj Giovanna Maioli), alklaku ĉi tie.

Kaj jen la dantaj versoj pri Paolo kaj Francesca anglen tradukitaj en tercinoj de Lord Byron:

“The Land where I was born sits by the Seas
Upon that shore to which the Po descends,
With all his followers, in search of peace.
Love, which the gentle heart soon apprehends,
Seized him for the fair person which was ta’en
From me, and me even yet the mode offends.
Love, who to none beloved to love again
Remits, seized me with wish to please, so strong,
That, as thou see’st, yet, yet it doth remain.
Love to one death conducted us along,
But Caina waits for him our life who ended:”
These were the accents uttered by her tongue.—
Since I first listened to these Souls offended,
I bowed my visage, and so kept it till—
‘What think’st thou?’ said the bard; when I unbended,
And recommenced: ‘Alas! unto such ill
How many sweet thoughts, what strong ecstacies,
Led these their evil fortune to fulfill!’
And then I turned unto their side my eyes,
And said, ‘Francesca, thy sad destinies
Have made me sorrow till the tears arise.
But tell me, in the Season of sweet sighs,
By what and how thy Love to Passion rose,
So as his dim desires to recognize?’
Then she to me: ‘The greatest of all woes
Is to remind us of our happy days
In misery, and that thy teacher knows.
But if to learn our Passion’s first root preys
Upon thy spirit with such Sympathy,
I will do even as he who weeps and says.
We read one day for pastime, seated nigh,
Of Lancilot, how Love enchained him too.
We were alone, quite unsuspiciously.
But oft our eyes met, and our Cheeks in hue
All o’er discoloured by that reading were;
But one point only wholly us o’erthrew;
When we read the long-sighed-for smile of her,
To be thus kissed by such devoted lover,
He, who from me can be divided ne’er,
Kissed my mouth, trembling in the act all over:
Accurséd was the book and he who wrote!
That day no further leaf we did uncover.’
While thus one Spirit told us of their lot,
The other wept, so that with Pity’s thralls
I swooned, as if by Death I had been smote,
And fell down even as a dead body falls.”

Jane Edwards pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (97-142) en la angla traduko de George Gordon Byron.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Vidu la paĝon de Jane Edwards, alklaku ĉi tie

About the author

Giuliano

Add Comment

Click here to post a comment