La novaĵoj de la monato

Francesca kaj Uliso legataj de historia paro de la itala teatro

Grazia Migneco kaj Gianni Mantesi estas historia paro de la itala teatro. Ili konatiĝis en 1950 dum aktorado ĉe la “Piccolo Teatro” de Milano. Am-peranto estis la elstara reĝisoro Giorgio Strehler, ankaŭ li tre juna, kiu volis ambaŭ ilin en la trupo de Rikardo la Tria de Ŝekspiro dum la teatra sezono 1949-1950. Grazia Migneco, tiam dudekjara, interpretis en viraj vestoj la rolon de la eta princo de Galles. Gianni Mantesi, kvin jarojn pli aĝa, kiu debutis kelkajn monatojn antaŭe kun Ruggero Ruggeri, interpretis la rolon de Grafo de Surrey. Tiel Grazia kaj Gianni enamiĝis kaj, post paro da jaroj, geedziĝis. Ili restis ĉiam kune, sursceneje kaj dumvive, kaj loĝas en Milano.

                  

Por Dantepoliglotta, Grazia Migneco kaj Gianni Mantesi legis, respektive, la originalajn dantajn versojn de Francesca el Rimini (Infero, kanto V, versj 88-142) kaj de Ulisso (Infero, kanto XXVI, versoj 90-142).

Por aŭskulti la versojn de Francesca el Rimini per la voĉo de Grazia Migneco klaku ĉi sube:

Por aŭskulti la versojn de Uliso per la voĉo de Gianni Mantesi klaku ĉi sube:

Por vidi la retpaĝon dediĉitan al Grazia Migneco klaku ĉi tie.

Por vidi la retpaĝon dediĉitan al Gianni Mantesi klaku ĉi tie.

La ilustraĵo ĉe la fino de tiu ĉi paĝo estas sceneja foto eltirita de la spektaklo Lui, lei e io n’esco, plurfoje sukcese prezentita de la paro Migneco-Mantesi dum la naŭdekaj jaroj. Temas pri mozaiko de pecoj pri la paro-vivo, eltiritaj el la verkoj de Eugène Ionesco. La foto ĉi tie reproduktita, aparte, prezentas scenon de dramo de Ionesco Le sedie (“la seĝoj”).

Por vidi la tutan spektaklon Lui, lei e… Io n’esco, kun Grazia Migneco kaj Gianni Mantesi (en la itala), alklaku ĉi tie

About the author

Giuliano

Add Comment

Click here to post a comment