Projekto

Francesca da Rimini

La “Projekto Francesca da Rimini”, kiu ekde hodiaŭ ekformiĝas kiel floro ĉe butontruo de nia paĝaro, estas dediĉita al unu el la inaj personecoj kiuj plej inspiris artistojn, poetojn kaj dramistojn de la tuta mondo. La kerno de la projekto konsistas el konsiderinda nombro da ‘voĉoj’ de Francesca da Rimini: tiom kiom estas la lingvoj kaj dialektoj...

1)- La “Projekto Francesca da Rimini”, kiu ekde hodiaŭ ekformiĝas kiel floro ĉe butontruo de nia paĝaro, estas dediĉita al unu el la inaj personecoj kiuj plej inspiris artistojn, poetojn kaj dramistojn de la tuta mondo.

La kerno de la projekto konsistas el konsiderinda nombro da ‘voĉoj’ de Francesca da Rimini: tiom kiom estas la lingvoj kaj dialektoj en kiujn estis tradukitaj la versoj en kiuj ŝi parolas, en la kvina kanto de la Infero. Memkompreneble ĉeestos ankaŭ la itala voĉo de Francesca, tiu kiu estas al ni proponata de la originaj versoj de Dante. Kiu vizitos la paĝaron povos do ne nur legi la tekstojn eldiratajn de la pluraj ‘voĉoj’ de Francesca, sed ankaŭ ilin aŭskulti en la respektivaj lingvoj per samnombraj registritaj legadoj.

Pormomente la disponeblaj registritaj legadoj estas ankoraŭ ne tre multnombraj. Ni devas ankoraŭ multe labori. Kiu dezirus aktive partopreni en la projekto, proponante sian voĉon por la ankoraŭ enmetendaj legadoj, tiu povas informiĝi pri kiel agi klakante sur la anonco “Ni estas serĉantaj voĉojn por Francesca en ĉiuj lingvoj”.

La projekto celas esti ankaŭ kontribuo sui generis al la kultura batalo kontraŭ la perforto al virinoj: [1] ne nur al tiuj kiuj estas tutsimple mortigataj, sed ankaŭ al tiuj kiuj suferas aliajn turmentadojn, kiel – ĝuste – esti trompe instigataj edziniĝi kun iu Malatesta malbela kaj fia, montrante al ŝi alian kiu estas bela kaj bonkora. Francesca estas la klasika ekzemplo de tiu tipo, konsiderante ke ŝi estis instigata edziniĝi per prokuro kun Gianciotto Malatesta, malbela kaj kripla, kredigante al ŝi ke ŝi estas edziniĝonta kun Paolo Malatesta, pli juna frato de Gianciotto, kiu male estas tre bela junulo. Kiel tio povis okazi? Simple: lasante kredi al la malbonŝanca junulino ke Paolo ĉeestas la ceremonion kiel ŝia novedzo, dum male li estis tie nur kiel reprezentanto ‘per prokuro’ de sia pli aĝa frato.

Probable Paolo konsentis roli en la komploto nur ĉar la pli junaj fratoj, en la gravaj tiuepokaj familioj, estis nulo en la kalkulo kaj ili devis nur obei. Fakto estas, ĉiukaze, ke por Francesca kaj Paolo, konsiderante la situacion, la fakto enamiĝi inter si kaj eltiri ĉiujn rilatajn sekvojn estis nenio alia ol justega rajto. Kaj tio estas ne nur nia opinio, sed ŝajnas ke ĝi estis ankaŭ, tute intime, la opinio de Dante, konsiderante la grandan simpation kaj kompaton kiun la poeto montras rilate la paron de amantoj kiam ilin renkontas en la kvina kanto de la Infero.

La historio de Francesca el Rimini, kiu konkludiĝas per ŝia murdo fare de ŝia fia edzo Gianciotto, prezentiĝas do kiel tipa ekzemplo de perforto sur virinoj. Ke poste, finfine, estis murdita ankaŭ la bela Paolo, baf, ni povas diri ke tio estis la klasika dumvoja akcidento.

Oni devas diri ke Dante, malgraŭ sia severeco rilate la Roman Eklezion kaj ĝiajn pekojn, estis tamen profunde religia, do li ne povis eviti meti inter la damnitoj la du malbonŝancajn gejunulojn, kiel la katolika moralo devigis lin. Sed estas signife ke li ilin metis en la rondo de la voluptemuloj, tie en la alta Infero, lime kun la Limbo, kie la pekuloj estas submetataj al relative milda puno:  esti daŭre kuntrenataj tra la aero per la infera ŝtormo, kiu estas nenio alia ol aparte impeta vento. Des pli ke al ili du estis escepte permesate sin lasi treniĝi de la ŝtormo estante en ĉiama duopa ĉirkaŭbrako:  puno kiun pluraj tute ne disdegnus.

2)- Ĉi tiu Enkonduko al Projekto Francesca startas de la historia evento de la du geamantoj kaj fiksiĝas poste ĉe iuj el la plej famaj artaj prezentadoj de tiu evento, ekde la versoj de Dante de la kvina kanto de la Infero ĝis la tragedio Francesca da Rimini de Gabriele D’Annunzio kaj la samtitolaj muzikaj ĉefverkoj de Pëtr Il’ič Čajkovskij, de Sergej Vasil’evič Rachmaninov kaj de Riccardo Zandonai.

Pri kio koncernas la historian okazon de la am- kaj mort-rilato inter Paolo kaj Francesca, la tiuepokaj kronikoj estas tre avaraj. Evidente la du potencaj familioj envolvitaj en la krimo – Polenta el Ravenna kaj Malatesta el Rimini – sukcesis iamaniere trudi grandan diskretecon pri la okazintaĵoj. Kaj se ni hodiaŭ scias ion pli, kompare kun tio kion rakontas al ni Dante Alighieri per siaj versoj, tion ni ŝuldas al pli detala rekonstruo farita de Giovanni Boccaccio ĉirkaŭ la jaro 1370, en lia komentario pri la Dia Komedio, [2] en kiu li konigas la kaŝitaĵojn de la profit-cela geedziĝo prokure celebrita kaj de la fia trompo plenumita damaĝe al damo Francesca.

Francesca da Polenta (tiu estas la vera nomo de la junulino) estis filino de Guido il Vecchio da Polenta, senjoro de Cervia kaj Ravenna, kiu nepre deziris sankcii kaj plifortigi aliancon kiun li establis kun la senjoreco Malatesta el Rimini. Jen kial li nepre volis la edziniĝon de sia filino kun Giovanni Malatesta, nomata Gianciotto (tio estas Johano la lamulo), unuanaskita filo de Malatesta da Verrucchio, patriarko de tiu familio. La maljuna Guido estis tre konscia ke tiu Gianciotto, tiel malbela kaj nerafinita, estus hororigonta la belan Francesca, sed laŭ li la ŝtata intereso devintus supervenki. Kaj do, malbela aŭ ne, necesis eltrovi elturniĝon por devigi Francesca-n lin edzigi.

Ni povas imagi la vanajn klopodojn de la patrino de Francesca, dank’ al la komuna saĝo tipa de patrinoj, por propeti favore de la mizera junulino kaj konvinki la edzon: “Guido, ĉu vi rimarkis kiel aminda sinjoreca junulo estas tiu Paolo?  Kaj krome bonedukita… tre ĝentila!…  Tiu alia, male… nu, mi ne scias… sed li ŝajnis al mi iomete, kiel mi diru… neperfekte lavita…  Aŭskultu, Guido, se ni edzinigus la knabinon al Paolo, ĉu tio ne estus la sama afero por la alianco?”

Sed Guido, firma! Tute ne konvinkebla.

Kaj la kialon klarigas al ni ĝuste Boccaccio: “Estis Gianciotto, tre capabla viro, kaj oni esperis ke post la morto de la patro devos li resti senjoro; pro kio, kvankam malpura en la korpo kaj lama li estis, lin deziris senjor’ Guido kiel bofilo pli ol iun el liaj fratoj.”

Kaj krome enmiksiĝis la klasika fia famili-amiko. Ni bone scias ke multegaj potencaj familioj havas iun terure fian amikon, kiu kapablas doni tre altvalorajn kruelajn kaj perversajn konsilojn. Evidente tiuspecan amikon havis ankaŭ familio Polenta.

Ankaŭ en tiu ĉi kazo ni estas informataj de Giovanni Boccaccio, kiu diras ke estis “unu el la amikoj de sinjor’ Guido” (kies nomon li tamen ne malkaŝas) kiu sugestis la malican ruzaĵon: “se ŝi [Francesca] vidas Gianciotto-n, antaŭ ol la geedziĝo estu plenumita, nek vi nek aliaj povos iel ajn igi ŝin lin voli kiel edzo”. Kaj jen tuj poste la malica konsilo: “ke ĉi tien ne venu Gianciotto por ŝin edzinigi, sed venu ĉi tien unu el liaj fratoj, kiu kiel lia prokuroro ŝin edzinigu nome de Gianciotto”.

Boccaccio rakontas poste ke Francesca, vidinte Paolon kaj kredante lin edzigi, pri li enamiĝis.

Kaj ankoraŭ rakontas “ke ŝi vidis la matenon post la nuptotago ellitiĝi apud ŝi Gianciotto: pro kio oni devas kredi ke ŝi, konsciante pri la trompo, ekindignis, kaj pro tio ŝi tute ne formovis de sia animo la jam nestigitan amon por Paolo”.

Kaj fine Boccaccio rakontas pri la duobla murdo plenumita de Gianciotto, aldonante ke “la postan matenon estis la du tre priplorataj geamantoj sepultitaj en unu sama tombo”.

Tiu sangoplena epilogo, laŭ historiaj pli freŝdataj studoj, estas datebla ĉirkaŭ la jaro 1284, tuj post la reveno de Paolo Malatesta al Rimini de Florenco, kien li estis sendita kiel Kapitano de l’ Popolo je decido de Papo Martino IV, kaj kie Dante eble (sed tio ne estas certa) okaze renkontis lin.

3)- La historio de Francesca kaj Paolo, tiel rekonstruita per la sublimaj versoj de Dante kaj per la scioplena komentario de Boccaccio, inspiris dum la sekvaj jarcentoj multnombrajn artistojn.

En ĉi tiu Enkonduko al Projekto Francesca ni aparte ekzamenos la kvinaktan tragedion Francesca da Rimini de Gabriele D’Annunzio (1863-1938), kiu, krom esti altpoezia verko, rakontas la tutan historion de la paro kaj do taŭgas por esti legata paralele al la versoj de Dante. [3] Iasence D’Annunzio, konante la Komentarion de Boccaccio, redonis poezie la antaŭfaktojn kiujn Dante iom ombrumis kaj kiuj antaŭas la legadon de la galeota libro kaj la faman kison. [4]

La tragedio Francesca da Rimini de Gabriele D’Annunzio estis dediĉita de la poeto al la “dia” Eleonora Duse kaj estis surscenigita la unuan fojon la 9an de decembro 1901 ĉe Teatro Costanzi (la nuna Teatro dell’Opera) en Romo.  La protagonistan rolon plenumis la granda aktorino.

Legante tiun ĉi Enkondukon, en kiu enestas iuj el la plej signifaj pecoj de la D’Annunzio-a tragedio, [5] oni povos aŭskulti muzikajn ariojn kiuj celas esti, iasence, ĝian sonstrion. Temas pri pecoj de simfonia poemo de Pëtr Il’ič Čajkovskij (1840-1893) kaj de du lirikaj operoj respektive de Sergej Vasil’evič Rachmaninov (1873-1943) kaj deRiccardo Zandonai (1883-1944).  La tri muzikaj ĉefverkoj havas la saman titolon Francesca da Rimini.

La simfonia fantazio de Čajkovskij, Mi-minora, estis komponita en 1876 kaj ludita la unuan fojon en Moskvo la 25an de februaro 1877, dirigento Nikolaj Rubinštein.

La opero de Rachmaminov – unu prologo, du scenoj kaj unu epilogo – estis komponita en 1905 kaj estis surscenigita unuafoje la 24an de januaro 1906 ĉe la teatro Bolshoi de Moskvo, dirigento Rachmaninov mem.  Inter la personoj, krom Francesca, Paolo kaj Gianciotto (ĉi tie nomata Lanciotto), estis ankaŭ Dante kaj Vergilio.

La lirika opero de Zandonai, kvarakta, kies teksto konsistas el redukto de la tragedio de D’Annunzio, estis surscenigita la unuan fojon ĉe la Teatro Regio de Torino la 19an de februaro 1914, protagonisto, soprano Linda Cannetti, dirigento Ettore Panizza.

4)- La unua akto de la tragedio de Gabriele D’Annunzio disvolviĝas en la Palaco de familio Polenta en Ravenna, kie ĝuste loĝas Francesca da Polenta. En la unuaj paĝoj ni trovas la fraŭlinojn de Francesca kiuj amuziĝas kun la burleskulo, juna viro kiu rondiras inter la nobelulaj palacoj de Romanjo, por proponi siajn servojn al la diversaj senjoroj.

Je certa momento alvenas Ostazjo, la tre malsimpatia pli aĝa frato de Francesca, kune kun notario Mastro Toldo. La du estas la fiaj organizantoj de la perprokrura geedziĝo kiu devigos per trompo Francesca-n edziniĝi kun la malbela kaj fia Gianciotto, unuanaskito de familio Malatesta de Rimini, geedziĝo aranĝita inter familioj Polenta kaj Malatesta, ambaŭ gelfoj, por pli bone alianciĝi inter si en la pluraj privataj venĝomilitoj kontraŭ la respektivaj gibelinaj malamikoj (Traversari, malamikoj de Polenta, kaj Parcitadi, malamikoj de Malatesta).

Tuj kiam alvenas inter la damoj de Francesca, Ostazjo draŝas la burleskulon, timante ke li povus scii kaj malkaŝi al la virinoj la trompon komplotatan damaĝan al la malfeliĉa junulino, kaj kiu do povus alvenigi al la oreloj de Francesca – aŭ de ŝia fratino Samaritana – la fakton ke la bela Paolo Malatesta, kiun Francesca vidos kaj devos kredi esti ŝia novedzo, reale jam antaŭe edziĝis al iu sinjorino Orabile kaj intervenas en la ceremonion nur kiel reprezentanto de la vera edzo kaj lia pli aĝa frato Gianciotto.

Post tio Ostazjo kaj Mastro Toldo interparolas pri ilia fia kaj kruela plano, kiu eĉ antaŭvidas ke Francesca konsciu pri la trompo la matenon post la nupto, trovante en sia lito la hororan Gianciotton anstataŭ la belan Paolon:

OSTAZJO.
Ĵus la fiulo
babilis kun la inoj de Francesca…
Se li la burleskulo
estus de Malatesta, la virinoj
ĉiun novaĵon jam pri Paŭlo scius,
kaj vana
estus jam l’ artifiko konsilita
de vi, ho Mastro Toldo, kiu estas
pleja saĝulo.

MASTRO TOLDO.
Estis li mizera
aŭveste tiom, ke mi ne suspektis
lin sekvanto de tia kavaliro
nobla, kia estas Paŭlo, kutimanta
sinjori kun tiuloj.
Sed agis bone vi, lin buŝumante.
Ĉi tiuj korteganoj
estas kelkfoje ankaŭ divenistoj,
ŝtelante la metion
al astrologoj…

OSTAZJO.
Veras. Kaj la Kipra
sklavino, kara al fratino mia,
min suspektigas nun, ja ŝi iome
estas divenistino; ĉar mi scias
ke ŝi kelkajn divenojn fakte faras
pro la sonĝoj… Kaj mi de kelkaj tagoj
mian fratinon vidas pensoplena
kaj preskaŭ dolorplena
kvazaŭ ŝi sonĝis ion misaŭguran;
kaj ankaŭ, nur hieraŭ
mi aŭdis ŝin eligi
suspiron grandan, egan,
kvazaŭ ŝi havus penon en kor’ sia,
kaj aŭdis ke Samaritana diras
al ŝi: “Fratino, kio? Kial ploro?”

MASTRO TOLDO.
Mastro Ostazjo, majas.

OSTAZJO.
Ni certe ne trankvilos antaŭ kiam
la geedziĝo konkludiĝos. Tamen
mi timas, Mastro Toldo, ke el tio
povas sekvi skandalo.

MASTRO TOLDO.
Nu, vi scias
kia fratin’ la via estas, kiom
iera estas ŝi en la animo.
Kaj se ŝi tiun Ĝanĉotton
vidas, laman kaj krudan, kun l’ okuloj
de demono kolera,
antaŭ ol la kontrakto
de ŝia nupto estas subskribita,
nek la patro, nek vi, nek aliuloj
certe sukcesos igi
ke ŝi lin volu kiel edzon, eĉ se
vi ponardon al ŝia gorĝo metus
aŭ furie ŝin trenus per la haroj
tra l’ stratoj de Ravenna.

OSTAZJO.
Mi scias, Mastro Toldo, mia patro
kiel nutristinon
donis al ŝi plej pure hardan spadon,
tiun,
kiun en sangon de Ĉezeno mergis
li, kiam estro.

MASTRO TOLDO.
Do, se por vi gravas
vere ĉi parenceco, al mi ŝajnas
ke alian konduton ni ne povas
havi krom tiu, kiun ni jam diris.
Kaj ĉar alvenis Paŭlo Malatesta
kiel anstataŭanto de Ĝanĉotto
ĉi tien, kun mandato
plena por la edziĝ’ al Dam’ Francesca,
al mi ŝajnus necese
ke ni al geedziĝo nun procedu
sen ia ajn prokrasto, se vi volas
esti trankvila, Mastr’ Ostazjo. Paŭlo
estas junul’ tre bela kaj ŝatinda,
logaĵo vere fajna;
sed tro facilas scii ke li estas
edzo de Orabila. Vi ĵus batis
tiun kortegan burleskulon pro la
timo pri klaĉoj.

OSTAZJO.
Vi pravas, Mastro Toldo;
nun konvenas
esigi la malfruojn. Ĉi-vespere
mia patro revenas el Valdoppjo;
kaj tiel ni aranĝos,
ke morgaŭ ĉio estu preta.

MASTRO TOLDO.
Bone,
Mastro Ostazjo.

OSTAZJO.
Poste… kio sekvos?

MASTRO TOLDO.
Se ĉio plu progresos kun singardo,
sekrete, Dam’ Francesca ne rimarkos
ĉi trompon antaŭ sia ven’ al Rimini,
kiam ŝi, la matenon
sekvantan al la nupta tago,
vidos leviĝi…
flanke de si, Ĝanĉotto.

La perprokura geedziĝo okazas, sed ĝi estas nek priskribita nek surscenigita, kaj la unua akto konkludiĝas per Paolo kaj Francesca kiuj renkontiĝas dummomente, disigataj per krado, sen interparoli, kaj per Francesca kiu plukas ruĝan rozon de iu bedo apud ŝi, kaj ĝin donas al Paolo.

5)- La dua akto disvolviĝas en la palaco Malatesta en Rimini, kie jam de kelkaj monatoj Francesca vivas, malgaja kaj rezignacia, apud la edzo Gianciotto kiu estis al ŝi trudita. Pli precize la sceno disvolviĝas en la eksteraj partoj de la palaco, kie estas okazanta batalo inter la Malatesta, kiuj defendas sian palacon, kaj iliaj malamikoj Parcitadi kiuj sturme atakis.

En iu momento, dum la batalo pludaŭras, aperas sur la glacisoj Francesca kaj post ne longe aperas ankaŭ Paolo. Inter la du ekestas dialogo,  trenata pere de daŭraj aludaj metaforoj: Francesca, tre diskrete kaj afable, riproĉas Paolon pro la fakto ke li konsentis pri tiu trompo ŝin damaĝinta. Paolo respondas ke li ne konsciis pri la mistifiko kaj ŝajnas sincere angorplena estinte envolvita en ĝi, sed la interŝanĝo de frazoj, kiu neeviteble komencas sub la ŝildo de la prava rankoro de Francesca, evoluas iom post iom al suferuma reciproka amdeklaro, pli eksplicita liaflanke, malpli eksplicita ŝiaflanke. Tamen la dialogo inter la du konkludiĝas per Francesca kiu konsentas al Paŭlo sian “grandaman” pardonon.

FRANCESCA.
Ĉu vi revenis el Ĉezeno?

PAŬLO.
Revenis el Ĉezeno
hodiaŭ.

FRANCESCA.
Dum tre longa tempo
vi tie loĝis.

PAŬLO.
En gastejo ni estis
kvardek tagojn, kun Gvido de Monforte
por konkeri Ĉezenon kaj kastelojn.

FRANCESCA.
Multe vi penis.
Iom maldikiĝinta, ankaŭ pala
iomete vi ŝajnas.

PAŬLO.
Estas aŭtuna febro
en tiuj veproj laŭ la Savjo…

FRANCESCA.
Ĉu vi
malsanas? tremas vi. Medikamenton,
ĉu al vi ne ĝin donas Orabila?

PAŬLO.
Febro sin nutras el si mem. Ne petas
medikamenton mi, nek serĉas herbon,
fratin’, por min sanigi.

FRANCESCA.
Sanigan herbon havis
mi en la hejmo de la patro mia,
de mia bona patro. Di’ lin helpu,
Di’ lin helpu! Mi havis ja sanigan
herbon en la ĝarden’ kien eniris
vi, vestita per vesto kies nomo
en la mond’ estas fraŭdo;
sed vi, ne ĝin vidinte, ĝin surtretis
kaj ĝi ne revigliĝis,
kvankam via pied’ malpeza estas,
sinjor’ bofrato. Ĝi ne revigliĝis,
ĝi mortis.

PAŬLO.
Mi ne vidis,
nek sciis kie mi estas
nek kiu min kondukas tiupade,
mi ne parolis kaj ne aŭdis vorton,
ek sojlon mi trapasis,
nek baron mi frakasis,
sed vidis mi nur rozon
al mi sindonan, freŝan pli ol lipo
de freŝa vundo […].

FRANCESCA.
Vidis
okuloj miaj la sunleviĝon,
la sunleviĝon kiu
la tagostelon portas,
la nutristinon de l’ ĉielo, kiu
nin vekis por la dono de la lakto
kiam la lasta sonĝo
estis veninta al la kuseneto,
ĝin vidis okul’ mia
super mi kun la honto
kaj la hororo, kvazaŭ la malpuran
akvon ĵetitan spite kaj subite
kontraŭ vizaĝ’ levita
aspiranta al trinko de la lumo.
Tion vidis okuloj miaj; vidos
ĉi tion ĝis la nokto ilin fermos,
la nokto kiu sunleviĝon
ne havas, frato.

PAŬLO.
Honto, hororo super
mi! Min dormanta
la lum’ ne trovis.
La paco jam forkuris
de l’ animo de Paŭlo Malatesta
ĝi ne revenis kaj revenos plu
neniam. Paco
kaj l’ animo de Paŭlo Malatesta
malamikas por ĉiam, en vivo kaj en morto.
Kaj ĉio malamikis ĉirkaŭ mi
de kiam vi apogis
piedon sur la sojlo sen eblo de forfuĝo
kaj mi retretis kune kun l’ eskorto.
Perforto
estis medikamento al mia malsano,
agi perforte kaj mortigi […].

FRANCESCA.
Tiun
sangon al vi pardonos Dio,
sed ne la larmojn miajn ne ploritajn,
ne la okulon kiu restis seka,
en la unua lumo, frato.
Ne ploris mi, nek plu scipovas plori!
Kaj la gluto kiun al mi vi donis
ĉe la vado de la bela rivero,
– vi memoras! –
kun via falsa koro
plena je trompo kaj frenezo,
estis la lasta kiu forigis de mi soifon,
kaj poste nenia akvo
soifon mian forigas plu, sinjoro.[…]

PAŬLO.
Francesca, estas tiom
kruela la riproĉo via kaj
tiom dolĉa ke l’ kor’ al mi fendiĝas
kaj anim’ mia trista sin disŝutas
en son’ de voĉo via, tiom stranga.
L’ animo sin disŝutas,
ĉia konscio estas forlasita,
kaj ĝin kunmeti mi ne volos plu.
Kiel mi devas morti?

FRANCESCA.
Kiel sklav’ ĉe l’ remilo
en la galer’ nomata Senespera,
tiel vi devas morti; kaj la
memor’ de tiu gluto,
kiun al mi vi donis, ĉe la vado
de la rivero bela,
antaŭ ol ni alvenis al la muroj
de la perfid’ kaj de la fraŭd’; bruligu
ĝi vin kaj vin konsumu […].
[…]

PAŬLO.
Jes, jen la horo, se vi min rigardas
morti, kaj se vi levas kapon mian
de tere per la manoj. Kion kroman
mi povus de vi havi? Mi ne volas
morti kiel la sklavo ĉe l’ remilo.
[…]

FRANCESCA.
Mi vidis maron,
maron eternan,
la atestaĵon de la Disinjoro;
kaj sur la maro velon
kiun al sav’ kondukas la Sinjoro.
Paŭlo, frato en Dio,
mi faras voton,
se helpas nin Sinjoro
mizerikorda […].
Frato en Dio, la makul’ de l’ fraŭdo
kiun vi havas sur animo via,
estu al vi grandame pardonita,
kaj la juĝo de Dio
estu la pruvo […].

La dua akto konkludiĝas kiam konkludiĝas la batalo, per la venko de la Polenta super la Parcitadi. Sur la glacisoj alvenas ankaŭ Gianciotto kaj oni festas per vino. Francesca verŝas por trinki al Gianciotto kaj poste ankaŭ al Paolo, per tiuj bondezirvortoj:

FRANCESCA.
Bofrato, sinjor’ mia,
trinku en la pokalo kie trinkis
via frato. Kaj bonan
ŝancon Di’ al vi donu,
al unu kaj l’alia, kaj al mi ankaŭ.
[…]

 

6)- La tria akto disvolviĝas en unu el la pompe meblitaj ĉambroj de palaco Malatesta, en Rimini, kaj komenciĝas per Francesca kaj ŝiaj akompanaj damoj kiuj kune legas la kortezan romanon pri Lancillotto kaj Ginevra, edzino de Reĝo Arturo, kaj pri ilia adulta amo favorita de la kortega funkciulo Galehaut (Galeoto).  Francesca kaj ŝiaj fraŭlinoj estas legantaj specife la paĝojn kiuj rakontas la dialogon de Ginevra kun Galeoto, kiam tiu lasta propetas por ke la damo kuraĝigu la tre enamiĝintan sed timidan Lancillotto, kiu ne aŭdacas deklari al ŝi sian amon.

Francesca legas:

FRANCESCA.
Tiam ŝin petas Galeot’ kaj diras:
“Damo, pro Dia am’, kompatu lin!
Agu tiel por mi samkiel farus
mi por vi se vi preĝus min”. “Kompaton
kian vi volus ke mi havu?” “Damo,
vi scias ke li amas vin sur ĉiuj
kaj por vi faris pli ol kavaliro
iam faris por damo”. “Tute certe
por mi li faris pli ol kiom ajn
mi povus rekompenci, kaj ne povus
li peti min pri io, kion al li
rifuzi povus mi; sed li ne petas
ion ajn; male li melankolias
tiom, ke oni povas prie miri”.
Kaj Galeoto diras: “Damo, havu
al li kompaton”. “Mi kompatos lin
kiel vi volas” diras ŝi “sed li
nenion petas…”

Francesca legas ĉirkaŭata de siaj damoj kiuj aŭskultas ravitaj kaj komentas gaje kaj per malicaj frazoj la branojn de la romano:

GARSENDA.
Ho damo,
kial do estis tiom hontoplena
la kavaliro Lancillotto?

ALDA.
Dum
la povra reĝineto sin turmentis
por al li doni kion li ne petis!

BIANCOFIORE.
Ŝi devis diri: “Kavaliro ora,
via melankolio ne valoras”.

ALTICHIARA.
Ginevra ŝatis ridi kaj amuze
tempon pasigi, kaj nenion pli
ŝi aprezis en mond’ ol riĉan liton.

Intertempe alvenas aliaj personoj, inter kiuj la burleskulo kaj la muzikantoj, por gajigi la kunularon, kaj krome florenca komercisto, kiu diras esti alveninta al Rimini ĝuste tiun tagon kun la eskorto de Paolo Malatesta, kaj de kiu Francesca aĉetas kelkajn ŝtofojn por ilin donaci al siaj damzeloj. Ĝis kiam servistino informas diskrete Francesca-n ke Paolo estas alvenanta ĉe ŝi.  Francesca, kun iu preteksto, forigas ĉiujn kaj post iome aperas Paolo, ĵus alveninta el Florenco.

Sekvas amdialogo kiu iĝas ĉiam pli pasia:

FRANCESCA.
Sinjor’ bofrato mia, bonveninta.

PAŬLO.
Jen, mi venis, ĉar aŭdis mi la sonojn,
por al vi porti mian korsaluton
la saluton de mia reveno.

FRANCESCA.
Tre baldaŭ vi revenis: kun l’unua
hirundo. Miaj inoj estis ĉi
kantantaj la baladon por saluti
marton. Kaj estis ankaŭ tie ĉi
tiu komercisto el Florenco
kiu vian eskorton sekvis. Pri vi
novaĵojn havis mi pere de li.

PAŬLO.
Pri vi
novaĵojn mi neniam havis
tie fore. Nenion plu mi sciis
pri vi, ekde tiu vesper’ danĝera
kiam al mi vi donis vinpokalon
kaj vi min adiaŭis
dezirante bonŝancon.

FRANCESCA.
En la memor’ ne estas
tio, sinjoro. Mi ja multe preĝis.

PAŬLO.
Vi ne memoras?

FRANCESCA.
Mi ja multe preĝis.

PAŬLO.
Mi ja multe suferis.
Kaj se veras, ke suferanto gajnas,
mi devus gajni…

FRANCESCA.
Kion?

PAŬLO.
Mian sorton, Francesca.

FRANCESCA.
Ĉi tien vi revenis?

PAŬLO.
Vivi mi volas.

FRANCESCA.
Do ne plu morti?

PAŬLO.
Ha, vi memoras
pri la morto vokata
kiu ne volis min! Almenaŭ tio
estas en la memoro.

FRANCESCA.
Paŭlo,
donu al mi pacon!
Estas dolĉe pluvivi forgesante,
almenaŭ unu horon, for de l’ ŝtormo
nin laciganta.
Ne revoku, mi petas,
l’ ombron de l’ tempo en ĉi freŝa lumo
kiu mian soifon kontentigas
kiel la gluto
kiun mi havis ĉe la fluo
de la bela rivero […].

PAŬLO.
Mi aŭdas la printempan melodion
kiu el viaj lipoj
kuras surmonden,
tiun kiu rajde
al mi ŝajnis aŭdi
en la vento de l’ kuro
je ĉiu turno, ĉiu
valo, kaj sur la pinto
de la montetoj kaj ĉe l’ rand’ de l’ boskoj
kaj laŭlonge torentoj,
kiam mia deziro
kurba sursele varmigis per la spiro
la kolhararon de l’ ĉeval’ freneza,
kaj la animo vivis
el la rapidec’
kiel la torĉo transportata, ĉiuj
ĝiaj pensoj, krom unu, ja krom unu,
perdiĝis malantaŭe
kiel fajreroj.

FRANCESCA.
Ho ve, Paŭlo, fajreroj
estas parolo via, ne permesas
halton, kaj pluen en la vent’ de l’ kuro
vivas animo via
kaj kun ĝi min kuntrenas timoplenan.
Mi vin petas, vin petas
vi donu al mi pacon
nur dum ĉi horo,
mia bela, dolĉa amiko,
por ke mi povu en mi endormigi
l’ antikvan penon kaj pri l’ rest’ forgesi,
rehavi en l’ okuloj la unuan
rigardon kiu fiksiĝis en via vizaĝo
nekonata […].

PAŬLO.
Girlandoplena
el violetoj vi hieraŭ aperis
ĉe halto, en herbejo […].
Kaj tuta
la kamparo odoris
je vi, en frumateno. Vi aperis
kun la violoj; kaj al lip’ revenis
vorto kiu de vi estis dirita:
estu al vi grandame pardonita!

FRANCESCA.
Estis tia vorto dirita,
kaj nun perfektan ĝojon oni atendas…
[…]

En iu momento la rigardo de Paolo direktiĝas al pupitro kie troviĝas la libro pri Lancillotto kaj Ginevra, malfermita je la paĝo kaj je la punkto kie Francesca ĉesis legi.  Kaj tiamaniere oni alvenas al la kerna momento de la okazo kaj al la momento de la fama kiso de Paolo tute tremanta, kantita de Dante en siaj versoj.  Jen kiel D’Annunzio rakontas la epizodon en la fina parto de la tria akto:

PAŬLO.
Kia libro ĉi tiu?

FRANCESCA.
Historio
fama de Lanceloto el la Lago.

PAŬLO.
Ĉu vi jam
ĝin legis?

FRANCESCA.
Mi alvenis
en la legado al ĉi punkto.

PAŬLO.
Kie?
Ĉi kie estas signo?
[Li legas].
“… sed li petas
de mi nenion…” Ĉu vi volas pluen?

FRANCESCA.
Rigardu l’ maron, kiel  ĝi blankiĝas.

PAŬLO.
Ni legu iujn paĝojn do, Francesca!

FRANCESCA.
Rigardu tiun aron da hirundoj, kiu alvenas, signas
la ombron sur la blanka maro!

PAŬLO.
Ni legu, Francesca!

FRANCESCA.
Kaj tiu vel’, ruĝanta tiom ke
ĝi ŝajnas fajro!

PAŬLO[legante].
“Certe, damo” tiam diras
Galeoto “li ne kuraĝas, nek li
iam petos de vi ajnan aferon
pro amo, ĉar li timas, tamen mi
vin preĝas lianome, kaj se mi
ne vin preĝus, vi devus mem akiri
ĉar vi ne povus
pli riĉan trezoron konkeri”.
Kaj ŝi diras…
[Paŭlo iom tiras Francesca per la mano].
Nun legu vi
kion ŝi diras. Estu vi Ginevra.
Ĉu vi sentas kiel odoras
la violetoj
kiujn vi forlasis? Nu, iome legu!
[Iliaj fruntoj alproksimiĝas kliniĝante sur la libro].

FRANCESCA[legante].
“kaj ŝi diras: mi bone scias, kaj mi
faros pri ĝi kion vi ordonos.
Kaj Galeoto diras: Koran dankon,
damo. Mi petas ke vi al li donacu
vian amon…”
[Ŝi interrompiĝas].

PAŬLO.
Plulegu.

FRANCESCA.
Ne, mi ne vidas plu
la vortojn.

PAŬLO.
Nu, legu: “Tute certe…

FRANCESCA.
“Tute certe, ŝi diras, mi promesas;
sed ke li estu mia kaj mi lia,
kaj ke korektitaj estu ĉiuj
aferoj misfaritaj…” Ne plu, Paŭlo.

PAŬLO[legante per voĉo fariĝinta raŭka kaj trema].
“Damo, li diras, koran dankon: kisu
lin antaŭ mi, por montri la komencon
de vera amo…” Vi, vi! Kion ŝi diras?
Nun kion diras? Tie ĉi.
[Iliaj vizaĝoj estas klinaj sur la libro, tiel ke la vangoj preskaŭ sin tuŝas].

FRANCESCA[legante].
“Diras: pri kio
mi igus lin min preĝi? Mi ĝin volas
pli ol vi…”

PAŬLO[legante plu, sufokvoĉe].
“Kaj ili flankeniĝas.
Kaj la reĝino vidas
ke l’ kavaliro ne aŭdacas pli.
Lin kaptas ĉe l’ mentono kaj longe lin kisas en la buŝo…”
[Li faras la samon al la bofratino kaj ŝin kisas.
Kiam la buŝoj disiĝas, Francesca ŝanceliĝas kaj sin delasas sur la kusenoj].
Francesca!

FRANCESCA[kun la voĉo senforta].
Ne, Paŭlo!
[…]

En la du postaj aktoj de la D’Annunzio-a tragedio la historio evoluas al la tragika fino de la du geamantoj. Gianciotto ekscias pri la amrilato inter Francesca kaj Paolo, ilin surprizas kaj ilin murdas.

Sed ĉi tiu Enkonduko nia povas fini ĉi tie.

Post ke ni lasis nin akompani de D’Annunzio tra la evoluo de la intrigo kaj ĝis la momento de la fama kiso, ni povas reveni al la versoj de Dante:  ni estas en la plej bona kondiĉo por komplete aprezi la legadon kaj aŭskultadon de la vortoj de Francesca en ĉiuj lingvoj en kiuj oni volis laŭtvoĉigi ŝian doloron, kaj por kapti la solidarecon kiu travideblas el la fakto ke tiom da virinoj, el ĉiuj landoj de la mondo, estas akceptantaj prunti al ŝi sian voĉon por permesi al ŝi konigi al la tuta mondo sian doloron.

Por pliaj informoj pri Francesca da Rimini alklaku ĉi tie.

[1] Convenzione del Consiglio d’Europa sulla prevenzione e la lotta contro la violenza nei confronti delle donne e la violenza domestica. Istanbul, 11 maggio 2011. Testo in italiano.  Council of Europe Convention on preventing and combating violence against women and domestic violence. Istanbul, May 11, 2011. Text in English.  Konvencio de la Eŭropa Konsilio pri la prevento kaj lukto kontraŭ perforto al virinoj kaj hejma perforto. Instanbulo, 11 majo 2011 (la teksto en esperanto ankoraŭ ne disponeblas).

[2] Giovanni Boccaccio, Esposizioni sopra la Comedìa di Dante, zorge de Giorgio Padoan, en Tutte le opere di Giovanni Boccaccio, vol. VI, Milano, Mondadori, 1965. La Esposizioni de Boccaccio entenas la tekstojn de sesdek plublikaj lekcioj kiujn la grava verkisto faris, laŭ komisio de la florenca Komunumo kaj sekve de peticio de la civitanoj, ĉe la preĝejo Sankta Stefano en Badia, en Florenco, inter oktobro 1373-a kaj januaro 1374-a. Boccaccio ne sukcesis pluiri kanton XVII de Infero pro sia malbona sanstato.

[3]  Jam antaŭ la Francesca da Rimini de D’Annunzio, alia tragedio samtitola estis verkita de Silvio Pellico inter 1814 kaj 1815, meze de romantisma periodo, kaj ĝi atingis grandan sukceson vespere de la 18-a de aŭgusto 1815, kiam ĝi estis surscenigita unuafoje en Milano. Rolis protagoniste Carlotta Marchionni, fama tiuepoka aktorino. Urbo Milano estis tiam submetata al aŭstra regado kaj la patriotaj substrekoj ofte eldirataj de Paolo kontribuis al la sukceso de la tragedio dum la periodo de l’ Risorgimento (‘Releviĝo’). La tragedio de Pellico, tamen, malsame ol tiu de D’Annunzio, rimarkinde distanciĝas de la danta teksto (kaj de la kompletigo proponata de la komentario de Boccaccio) pri kio rilatas specife la rekonstruon de la historia okazaĵo de la du geamantoj. La rolantoj estas kvar: Francesca, ŝia edzo Gianciotto (ĉi tie nomata Lanciotto), ŝia bofrato Paolo kaj ŝia patro Guido”.

[4] Por paralela studo pri la versoj de Dante kaj pri la tragedio de D’Annunzio, oni vidu Gabriella Di Paola, Il mal perverso e i fiori velenosi. La poesia di Dante nella ’’Francesca da Rimini’’ di D’Annunzio, Bulzoni, Roma 1990.

[5] La kompleta teksto de la tragedio de Gabriele D’Annunzio estas disponebla enrete en la originala lingvo (alklaku ĉi tie) kaj ankaŭ en la angla traduko de Arthur Symons, publikigita en New York en 1902 (alklaku ĉi tie). La pecojn citatajn en ĉi tiu Enkonduko tradukis esperantlingven Carlo Minnaja.

About the author

admin