La voĉoj de Francesca

Francesca Campogalliani

Francesca Campogalliani naskiĝis en Mantuo en 1946, doktoriĝis pri literaturo kaj instruis en la Liceoj de sia urbo, sed ŝia nomo aparte ligiĝas al historio kaj teatra tradicio de Mantuo.

Francesca Campogalliani naskiĝis en Mantuo en 1946, doktoriĝis pri literaturo kaj instruis en la Liceoj de sia urbo, sed ŝia nomo aparte ligiĝas al historio kaj teatra tradicio de Mantuo. Ek de 1966 ŝi konstante aktoras ĉe la Teatra Akademio “Francesco Campogalliani” de Mantuo, kies prezidadon ŝi surprenis en 1992 post la forpaso de la patro Ettore, renoma muzikisto (liaj lernantoj estis Tebaldi, Pavarotti, Freni, ktp) kiu ĝin fondis en 1946 titolita al sia patro Francesco, tre fama pupisto, kaj dialekta poeto kaj komediverkisto.

La “Campogalliani”, unu el la plej antikvaj kaj prestiĝaj italaj teatraj trupoj, havas sian oficialan sidejon en la Teatrino d’Arco en Mantuo, kie surscenigas ĉiun jaron prozan sezonon. Francesca Campogalliani partoprenis festivalojn kaj naciajn surscenigojn akirante plurajn premiojn, inter kiuj, plej laste, prestiĝan “Premion por la kariero”. Ĉe la Teatra Lernejo de Mantuo, kies prezidanto estas, ŝi instruas Historion de Teatro.

Francesca Campogalliani pruntis sian voĉon al Francesca el Rimini kaj legis la koncernajn versojn (88-142) tradukitajn en la mantua dialekto far Gilberto Scuderi.  Ŝi tion faris en du diversaj manieroj.  La unua legado sekvas la skemon de legado pure esprimiva.  Por aŭskulti ĝin alklaku ĉi sube sur la unua signoĉeno:

 

La dua legado estas iom pli teatrostila. Por ĝin aŭskulti alklaku ĉi sube:

 

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadojn,alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdajn kunligojn el la tekstopaĝo.

About the author

Giuliano

Add Comment

Click here to post a comment