Erminia Terranova naskiĝis en Campobello di Licata, la sicilia urbo de la pentritaj ŝtonoj dediĉitaj al la Dia Komedio (vidu sube). Ŝi komencis sian aktivecon de popola kantistino en 1992 kiam ŝi kune kun Tano Avanzato fondis la Grupon de popolkanto Zabara.

En 2002 ŝi gajnis la premion Memorial Rosa Balistreri pere de la sicilia popolkanto Malarazza.  Por aŭskulti tiun belan popolkanton en la interpretado de Erminia Terranova kaj Tano Avanzato alklaku ĉi tie.

En pli da dudek jaroj de arta aktiveco Erminia Terranova prezentis siajn spektaklojn en diversaj urboj de Italio, en Francio, en Anglio, proponante la poezion de Ignazio Buttitta kaj la kanton de Rosa Balistreri de kiu ŝi estas unu el la plej rafinitaj interpretistoj.  Ŝi nuntempe sin dediĉas en Milano kaj Lombardio kun la Grupo Zabara al la kontraŭmafia spektaklo “Io vedo, io sento… e parlo. Mafia da Sud a Nord”.

Erminia Terranova pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (88-142) en la traduko en sicilia dialekto de Giovanni Girgenti.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon,alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

En Campobello di Licata, provinco de Agrigento, kie tradicie la versoj de la Dia Komedio estis deklamataj parkere de la kamparanoj plej kleraj, la pentristo italo-argentina Silvio Benedetto realigis en la naŭdekaj jaroj tre originalan subĉielan muzeon, konata kiel Valle delle pietre dipinte aŭ kiel Parco della Divina Commedia, kie troviĝas dislokataj 110 grandaj ŝtonoj sur kiuj Silvio Benedetto pentris scenojn kaj personojn de la poemo de Dante. Ni reproduktas ĉi tie la monoliton dediĉitan al Paŭlo kaj Francesca.