Susanna Kwon (Kwon Soo-Jung), soprano, doktoriĝis ĉe la Muzika Universitato en Seulo kaj ekde 1995 loĝas en Italio kie perfektiĝis kun C. Castellani, R.O. Malaspina, N. Palacios, R. Kabaivanska kaj G. Scalchi. Gajninto de internaciaj konkursoj, daŭre aktiva ĉe la koncerta flanko, ŝi surdiskigis por la diskografiaj firmaoj Dynamic kaj Philharmonia.

En 2001 ŝi debutis sur operaj scenejoj. En 2002 estis interalie gasto de la lirika galao Unu rozo por Ĝenovo, akirante stipendion kaj la gratulojn de la mita tenoro Franco Corelli. Poste ŝi plenumis diversajn rolojn de la itala kaj germana repertuaroj por la spektakloj de kelkaj inter la plej gravaj italaj lirikaj institucioj.

En 2007 ŝi fondis la kulturan asocion “GeKo”, kiu kunigas la koreanojn loĝantajn en Ligurio. En 2009 ŝi kunordigis la festivalon “Koreio – La lando de la trankvila mateno”, kunlabore kun la Fondaĵo Spinola kaj la Ĝenerala Konsulejo de Koreio en Milano.

Susanna Kwon vivas en Ĝenovo kun sia edzo Giorgio De Martino, pianisto kaj muzika kritikisto, kaj ilia filo.

Por aŭskulti la korean amkanton Eble vi venos el la voĉo de Susanna Kwon, kun piano akompano de ŝia edzo, alklaku ĉi sube.

——-

Susanna Kwon pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (Inf., V, 88-142) en la korea traduko de Chung Noh-Young. Ŝi legis la versojn dum ŝi estis ĉe la marbordo, tiel ke la sono de ondoj aŭdeblas en la fono, kvazaŭ Francesca parolus el sia naskiĝloko «sur la marbordo, kien Po defluas / por havi pacon kun sekvantoj siaj» (versoj 98-99, trad. Giovanni Peterlongo).

Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn en la korea dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

Por legi la koreajn versojn en latina transkribo dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

Privata biografia skizo pri Susanna Kwon verkita de ŝi mem

Mi naskiĝis ĉe la alia flanko de la mondo, mi naskiĝis en Seulo, iom post noktomezo. Kiam ŝi vidis min, panjo tuj maltrankviliĝis: mia kapo estis kovrita per densa hela tre maldika hararo, kaj panjo pensis ke ŝi kulpis pro tio, ĉar kiam mi kreskadis en ŝia sino, ŝi manĝis tro da spicaĵoj. Graveda, ŝi sukcesis reteni nenion el tio kiun ŝi englutis, krom se tiu estis enmergita en paprikan saŭcon.

Kiam mi malfermis la okulojn, ankaŭ mi havis mian spuron de Taeghanmin-guk en la ŝultrokavo: ankaŭ por mi malsupreniris de la ĉielo Samshin-halmoni, la fantoma avino kiu prizorgas novajn vivojn. Estas ŝi, kiu, laŭ la legendo, prenas ĉe la piedoj la bebon kaj lin eltiras de la panja sino kaj lin levas renversita kaj lin pugbatas, por malfermi lian spiron. La bebo krias, kaj komencas vivi. Tiuj batoj kiuj memorigas al novnaskitoj ke oni devas spiri (kaj plori) lasas spuron, la stampon de ni posteuloj de la mongola gento, bluan nevuson, bluan kiel lividaĵon. Subskribo kiu paliĝas dum la unuaj vivojaroj. La spuro de la dong-i (de la “sagpafistoj” kiel vokis nin la saracenoj), la spuro de la fantomo Samshin-halmoni, signo de aparteno.

Mi naskiĝis malfrue. Tiom malfrue ke panjo, por min naski, devis iri en malsanulejon. Post la naŭ monatoj, mi restis pliajn dek kvin tagojn kaŭriĝinta en ŝia sino: mi ne volis eliri, oni min devigis.

Mia signo, en Koreio, estas tiu de la porko. Kaj porko, noktomeze, post grasiĝo dum tuta tago, dormas. Afero tiu, kiu antaŭvidas trankvilan vivon: porko estas bona signo, alportas bonŝancon, ĉar ĝi estas la simbolo de abundo; kontraŭe, tiu kiu naskiĝas sub la signo de bovino, des pli malbone se matene aŭ posttagmeze (do dum labortempo), dum la tuta vivo sentos la pezon de la devo. Kiam mi naskiĝis, mia lando estis pene klopodanta eliri el malriĉeco. Ĉiuj tre ege laboris, sed same, por la plejparto, la vivkvalito estis tute alia ol bona… Naskiĝi sub la signo de porko, des pli post noktomezo, estis konsiderata granda bonŝanco: bonstato kaj ne troa laciĝo.

Tiun vesperon en la luno mi revidis la du blankajn kuniklojn. Jam de longa tempo, eble jaroj, mi ne plu tion rimarkis. Temas pri la du blankaj kunikloj kiuj prilaboras la rizan knedaĵon, ĝin batante per lignaj klaboj. La luno, dio scias kial, volis ilin haltigi, lumantajn, forforeskajn, kun konturoj glacikoloraj…. La klaboj levitaj, kiuj ŝajnas sin ŝarĝi por bati pli forte, en la laborgestado, en la parfumo festa kaj hejma.

Temas pri la blankaj kunikloj kiuj pretigas la ttòk: batita rizo kiu iĝas elasta kaj dolĉa knedaĵo. La simpla ttòk, envolvita en la ambigua parfumo de la sojo-pulvoro, aŭ tiu prilaborita, kun koro el sezamo aŭ mielo aŭ kaŝtanpaŝto.

Mi rigardas la lunon kaj la bildojn kiujn ĝi kaŝas… Mi rigardas hodiaŭ, kiel mi faris ankaŭ tiame, aliflanke de la mondo. Kaj senkiale mi miras, emociiĝas ilin revidi ĉi tie, senmovaj, preter la hejmaj kurtenoj, preter la balkona trampolino, dum ili estas batontaj.

Trejnita imagi pro neceso, tiuj kunikloj estis du inter miaj plej karaj pupoj dum la tuta malfacila infanaĝo de la alia vivo, kaj revidi ilin nun estigas en mi strangan memorlangvoron. Tiom ke ĵus okazis neatendite ke mi kantu, senvorte, la Kanzonon de la luno kaj de ĝiaj du blankaj kunikloj. Ĉar ĉio, en Koreio, havas propran kanzonon. La sunleviĝo, la nokto, la luno, la suno, la nuboj, la floroj, la dolĉaĵoj… Ĉio havas sian kanzonon. La tuta vivo povas esti muzikigita, kaj havi propran sonstrion konsistanta el miloj da leitmotiv kiujn ni lernas ekde infanaĝo.

Estas iu novembra tago dum kiu, mi memoras, panjo enpikadis vicon da pinsemoj sur kudrilo, kaj ni supreniris al la hejmtegmento por bruligi la tuton antaŭ la ronda luno kaj tiel realigi la revojn kiujn ni mallaŭte recitis. Ne al la suno, ne al la steloj: estas al la luno ke ni koreanoj petas la plej grandajn komplezojn. Mi daŭre tion faras, malgraŭ mi rigardas la lunon de la alia flanko de la mondo.

Susanna Kwon

La supre menciata Kanzono de la luno kaj de ĝiaj du blankaj kunikloj, konata ankaŭ kiel La duonluno, estas popola kanto verkita en 1924 fare de Ghiuk Young Yun. Je tiu epoko Koreio estis sub japana regado.  La kanto estas riĉa je metaforoj ligitaj al nostalgio pri libero kaj patrolando.  Por aŭskulti ĝin de la voĉo de Susanna Kwon alklaku ĉi sube: