Mappa del Friuli - 1553

Dante ne mencias la regionon Friuli en la Dia Komedio, sed mencias ĝin en la verko De vulgari eloquentia (Parto unua, X.6 kaj XI.6). Tie li priskribas kaj klasifikas la friulan lingvon, kaj la friulanojn nomas Aquilegienses ĉar la friula urbo Aquileia, sidejo de potenca patriarkolando, estis tiutempe la politika, administra, religia kaj kultura centro de vasta geografia areo de nord-orienta Italio.

Aquileia - Basilica patriarcale

La hipotezo de iu vojaĝo farita de Dante al Friuli, regiono certe vizitita de pluraj florencaj komercistoj de lia epoko, estis plurfoje proponita en la pasinteco, sed neniam troviĝis seriozaj konfirmaj elementoj. La sukceso de la danta poemo en friula teritorio estis male sufiĉe granda kaj tuja, kiel atestas ĝia rapida manskribita disvastigo kaj la kvanto de kodeksoj kaj antikvaj eldonoj ekzistantaj en la regiono.

La suba bildo estas la miniaturo de la unuaj versoj de la Infero prenata de kodekso Fontanini 200 (XIV jc.), konservata en Biblioteko Guarneriana de San Daniele de Friuli. La poeto estas prezentata ene de la komenclitero “n”. La miniaturo kun la komencaj versoj okupas la centran parton de la paĝo kaj estas ĉirkaŭata de la teksto de la tieldirita Ottimo commento (tio estas Plej bona komentario).

La manuskripto Fontanini enhavas nur la unuan kantikon de la poemo (Infero), ĝi estas ilustrita per sep miniaturoj kaj enhavas la latinlingvan komentarion de Graziolo Bambaglioli (1291-1342). La komentario Ottimo, itallingva kaj atribuebla al la florenca notario Andrea Lancia (1280-1360), limiĝas je la du unuaj kantoj.

Codice Fontanini 200, Incipit, Biblioteca Guarneriana di S. Daniele del Friuli