Pedro Reula
Pedro Reula Baquero estas hispana muzikisto naskiĝinta en Zaragoza kaj instruisto pri vjolo ĉe konservatorio Federico Moreno Torroba en Madrido. Li vojaĝas tra tuta Hispanio kaj ofte eksterlanden, kiel en Francio, Britio, Italio, Belgio, Nederlando, Svislando, Meksiko kaj aliaj landoj, por doni koncertojn de baroka muziko kun la ensemblo “Músicos de Su Alteza”, kun kiu li ankaŭ gravuris plurajn KD-jn por Alpha kaj aliaj diskografiaj firmaoj. Li ankaŭ fondis la ĉambrorkestron por baroka muziko Delyre. Krom plenumi sian muzikan agadon, li estas esploristo pri Arthistorio kaj Muzikologio.
——-
Pedro Reula Baquero pruntis sian voĉon al Uliso kaj legis la koncernajn versojn (Infero, Kanto XXVI, 90-142) en la hispana traduko de Ángel Crespo.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:


Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.
——-

Sello de Zaragoza 1299