Claudio Monteverdi (Cremona 1567 – Venecio 1643) estis itala komponisto.  Lia verkaro indikas la transiron de la renesanco al baroka muziko. Dum sia longa vivo li produktis verkaron, kiu povas esti klasita en ambaŭ kategoriojn, kaj li estis unu el la plej gravaj pioniroj, kiuj okazigis la stiloŝanĝon. Monteverdi verkis la plej fruan drame elteneblan operon, Orfeo.

Il ritorno d’Ulisse in patria  (La reveno de Uliso al sia patrolando) estas lirika opero kun prologo kaj kvin aktoj (poste reduktitaj al tri) verkita de Claudio Monteverdi je libreto de Giacomo Badoaro. La opero estis prezentita la unuan fojon en la Teatro Santi Giovanni e Paolo en Venecio dum la teatra periodo 1639–1640. La historio, prenita de la dua parto de la Odiseado de Homero, asertas ke konstanteco kaj virto finfine venkos kaj perfido kaj trompo subfalos.

La tuta opero – dirigento Gabriel Garrido – estas aŭskultebla de ĉi tiu ret-paĝo (deveno You Tube). Ĝi estas interpretita de Ensembles Elyma kaj Euphonia kaj koruso Antonio Il Verso, kun partopreno de soprano María Cristina Kiehr, mezosoprano Gloria Banditelli, baritono Furio Zanasi kaj tenoro Jean-Paul Fouchécourt.  La romanco Di misera regina, la malfeliĉa  lamento de Penelopa interpretata fare de Gloria Banditelli (Akto I, Sceno I), komencas je minuto 14:20 de la registrado.