Susanna Kwon, korea soprano kiu loĝas en Italio ekde 1995, legis por Dantepoliglotta la versojn de Francesca da Rimini en la korea traduko de Chung Noh-Young.  En la retpaĝo de Susanna Kwon oni povas aŭskulti de ŝia voĉo, krom tiun legaĵon, ankaŭ du koreajn popolkantojn. En la proksima estonto la vizitantoj de ĉi retejo povos aŭskulti la voĉon de Susanna Kwon ankaŭ en la opera romanco “Paolo datemi pace” (Paŭlo donu al mi pacon) de la opero Francesca da Rimini far Riccardo Zandonai.

Por vidi la paĝon de Susanna Kwon kaj por aŭskulti ŝian voĉon, alklaku ĉi tie.