Vi ne naskiĝis por vegeti brute
sed por akiri virton, mondan scion

Reeĥante tiun ĉi instigon faritan de Uliso al siaj kunuloj (Infero, kanto XXVI, versoj 119-120), ni volisis inaŭguri la projekton de retejo “Dantepoliglotta” dediĉita al la homaj rajtoj kaj al ilia protekto. Por relegi tiun enkondukan paĝon alklaku ĉi tie.

Uliso estas persono kiu elstaras super la aliaj damnitaj animoj de Malebolge (Misbursaro), la teruraj fosaĵoj de la oka rondo de la Infero kie estas punataj la pekintoj je fraŭdo. Iuj komentaristoj rimarkis ke la greka heroo, se li ne iĝintus kulpa je la trompo de la Troja ĉevalo, apartenus al mondo, al li pli taŭga, de la gravaj noblaj spiritoj de Limbo (Kanto IV de Infero). Male, pro tiu peko, li troviĝas en la burso de la fraŭdaj konsilantoj, kie li elpagas sian eternan punon envolvita en neestingebla flamo kun sia antikva kunulo Diomedo.

Kaj tamen, por Dante, Uliso estas kaj restas «grandanimulo kiu alte taksas sin kaj siajn kapablojn kaj ne hezitas alfronti la plej malfacilajn kaj riskajn entreprenojn; grandanima precipe pro tiu soifo je scio kiu estis ankaŭ de Dante kaj pri kiu en Convivio kaj en la Dia Komedio oni parolas per neforgeseblaj akcentoj».[1]

Cetere, ek de la praa epoko, pluraj estas tiuj kiuj vidis en Uliso la enkarniĝon de la virto kaj de la saĝo, la grandaniman heroon kiu postsekvas noble kaj kuraĝe la scion. Jam en la homera poemo estas li kiu, kiam liaj kunuloj volus eviti pluiri en la teron de la Ciklopoj, deklaras nepre voli ĝin esplori por eltrovi kian genton tie vivas. Uliso agas precize same kiam li kaj liaj kunuloj atingas la insulon de la sorĉistino Circe (Kirko, Circa). Kaj des pli kiam ili ekvidas la sirenojn. Tiuj homeraj sugestoj konsistigas la bazon sur kiu Dante konstruas la bildon de Uliso kiel nevenkebla esploristo, kiu kuraĝas navigi preter la Erkulajn Kolonojn, en tiu tempo konsiderataj de ĉiuj kiel la ekstrema limo de la esplorebla mondo. Oni devas krome aldoni, ke la greka tradicio estas preskaŭ ĉiam tre malavara je laŭdoj por Uliso, tiom ke du famaj historiistoj, kiel Herodoto kaj Polibio, lin konsideris vera modelo por ajna historistudanto.[2]

Ankaŭ ni de Dantepoliglotta volas adopti Ulison kiel modelo de homa nobleco.

Neniu informo alvenis ĝis ni pri kiuj estis la realaj cirkonstancoj en kiuj Uliso forpasis. Tamen ni alprenos kiel vera la fantazian rakonton kiun Dante atribuas al li: la historio pri la aventura navigado preter la Erkulaj Kolonoj kaj pri la ŝippereo kiu mortigis lin kaj liajn kunulojn kiam por ili videblis la monto de Purgatorio. Kaj ni intencas kunigi plurajn legaĵojn de lia rakonto (Infero, Kanto XXVI, versoj 90-142), en la plej diversaj lingvoj kaj dialektoj.

Samkiel la “voĉoj” de Francesca, tiel ankaŭ la “voĉoj” de Uliso daŭre pliriĉigos tiun ĉi paĝaron, por la ĝojo de ĝiaj vizitantoj kaj de ni, kiuj ĝin konstruadas, kaj ili povos doni sian altvaloran kontribuon, en difinitaj cirkonstancoj, al la iniciatoj kiuj vivtenos nian Angulon de la Homaj Rajtoj.


[1] Mario Fubini, en Enciclopedia Dantesca, Vol. V, p. 805.

[2] Piero Boitani, Ulysses and the Three Traditions, en PP.AA., I pensieri dell’istante. Scritti per Jacqueline Risset, Editori Riuniti, Roma 2012, p. 67.

La rakonto de Uliso
(Infero, Kanto XXVI, Versoj 90-142)

«Quando
mi diparti’ da Circe, che sottrasse
me più d’un anno là presso a Gaeta,
prima che sì Enea la nomasse,
né dolcezza di figlio, né la pieta
del vecchio padre, né ’l debito amore
lo qual dovea Penelopé far lieta,
vincer potero dentro a me l’ardore
ch’i’ ebbi a divenir del mondo esperto,
e de li vizi umani e del valore;
ma misi me per l’alto mare aperto
sol con un legno e con quella compagna
picciola da la qual non fui diserto.
L’un lito e l’altro vidi infin la Spagna,
fin nel Morrocco, e l’isola d’i Sardi,
e l’altre che quel mare intorno bagna.
Io e ’ compagni eravam vecchi e tardi
quando venimmo a quella foce stretta
dov’Ercule segnò li suoi riguardi,
acciò che l’uom più oltre non si metta:
da la man destra mi lasciai Sibilia,
da l’altra già m’avea lasciata Setta.
“O frati”, dissi “che per cento milia
perigli siete giunti a l’occidente,
a questa tanto picciola vigilia
d’i nostri sensi ch’è del rimanente,
non vogliate negar l’esperienza,
di retro al sol, del mondo sanza gente.
Considerate la vostra semenza:
fatti non foste a viver come bruti,
ma per seguir virtute e canoscenza”.
Li miei compagni fec’io sì aguti,
con questa orazion picciola, al cammino,
che a pena poscia li avrei ritenuti;
e volta nostra poppa nel mattino,
de’ remi facemmo ali al folle volo,
sempre acquistando dal lato mancino.
Tutte le stelle già de l’altro polo
vedea la notte e ’l nostro tanto basso,
che non surgea fuor del marin suolo.
Cinque volte racceso e tante casso
lo lume era di sotto da la luna,
poi che ’ntrati eravam ne l’alto passo,
quando n’apparve una montagna, bruna
per la distanza, e parvemi alta tanto
quanto veduta non avea alcuna.
Noi ci allegrammo, e tosto tornò in pianto,
ché de la nova terra un turbo nacque,
e percosse del legno il primo canto.
Tre volte il fé girar con tutte l’acque;
a la quarta levar la poppa in suso
e la prora ire in giù, com’altrui piacque,
infin che ’l mar fu sovra noi richiuso».

Por aŭskulti la legadon de ĉi tiuj versoj per la voĉo de Giuliano Turone,
aŭtoro kaj respondeculo de la retejo Dante Poliglotta,
alklaku ĉi sube:

Jen la samaj versoj tradukitaj al esperanto de Enrico Dondi

«Circan forlasante,
kiu dum pli ol unu jar’ min spronis
restadi ĉe Gaeta mallibera,
antaŭ ol tiel ĝin Eneo nomis,
dolĉo de filo, respektem’ sincera
al la maljuna patro, amfervoro
al Penelopa, ŝia ĝoj’ tenera,
ne viŝis tiun ardon de la koro,
ke mi fariĝu pri la mondo sperta
kaj pri la homaj miso kaj valoro;
mi metis min tra l’ vasta mar’ aperta
kun unu ŝip’ kaj tiu kompanio
malgranda ja, sed tamen ne dizerta.
Marbordojn ĝis Marok’ kaj Hispanio,
insulojn en la mezo de la maro
ni vidis kaj insulon Sardinio.
Maljunaj estis mi kaj mia aro,
kiam ni iris la markolon tuŝi,
kiun Herkulo signis per limbaro,
ke hom’ ne celu transen sin ekpuŝi;
ĉe l’ dekstra mano restis jam Sevilo,
maldekstre ni jam vidis Ceuta kuŝi.
“Ho fratoj, kiuj venis tra centmilo
da malsekuroj jam al okcidento”,
mi diris, “en ĉi lasta eta brilo
de viaj sensoj antaŭ finevento,
ne volu nun rezigni la defion
spertiĝi pri la mondo sen homgento.
Pri via semo havu do konscion:
vi ne naskiĝis por vegeti brute,
sed por akiri virton, mondan scion”.
Mi spronis la kompanojn plej akute
per tia eta dir’ al aventuro;
bridado de 1′ elan’ ne eblus tute.
Kun pobo al maten’ por fluga kuro
freneze iĝis la remil’ flugilo;
ĉiam maldekstre strebis la veturo.
Nokte vidiĝis jam la stela brilo
de l’ sudpolus’; la nia transe helis,
ne levis sin de 1′ orizonta giro.
Kvin fojojn al la vido sin rivelis
kaj kaŝis sub ĉiel’ la lumo luna,
de kiam altan vojon ni alcelis;
jen ekaperis al ni monto, bruna
pro la distanco, kiu tiel altis,
kiel neniu ĝis la tempo nuna.
Ni ĝojis, sed la ĝoj’ en ploro haltis,
ĉar tiu nova tero trombon spiris,
kiu frakase sur la pruon saltis.
Trifoje nia ŝip’ kun akvo giris;
la poŭp’ sin levis supren je la kvara,
la pru’, laŭ Ies volo, suben iris,
ĝis super ni sin fermis akvo mara».