Uliso estas persono kiu elstaras super la aliaj damnitaj animoj de Malebolge, la teruraj fosaĵoj de la oka rondo de la Infero kie estas punataj la pekintoj je fraŭdo. Iuj komentaristoj rimarkis ke la greka heroo, se li ne iĝintus kulpa je la trompo de la Troja ĉevalo, apartenus al mondo, al li pli taŭga, de la gravaj noblaj spiritoj de Limbo.

Cetere, ek de la praa epoko, pluraj estas tiuj kiuj vidis en Uliso la enkarniĝon de la virto kaj de la saĝo, la grandaniman heroon kiu postsekvas noble kaj kuraĝe la scion.

Samkiel la spirito kaj la voĉo de Francesca, tiel ankaŭ la spirito kaj la voĉo de Uliso pliriĉigos tiun ĉi retejon kaj povos doni valoran kontribuon al la iniciatoj kiuj vivtenos ĝian Angulon de la Homaj Rajtoj.

[…]

Alklaku ĉi tie por legi la tutan artikolon kaj aŭskulti la legadon de la koncernaj versoj.