Temas pri spektaklo de civila teatro “La Rekta Vojo – La Konstitucio kaj Dante Alighieri sen distingoj pri raso kaj lingvo” de kaj kun Giuliano Turone kaj, ĉe fortepiano, Mirko Lodedo.

Originalaj muzikoj de Mirko Lodedo.
Reĝisorado de Enrico Messina.

La spektaklo estis produktita de Armamaxa Teatro kaj estis prezentita la unuan fojon la 25an de aprilo 2010 ĉe la Komunuma Teatro de Ceglie Messapica, malferme al semajno de eventoj dediĉitaj al defendo de la Konstitucio, de la homaj rajtoj kaj de la leĝeco. Ĝi estis poste reprezentata plurfoje en diversaj urboj (ĉiun fojon kun iuj ĝisdatigoj) ĝis marto 2013.

La video alirebla de tiu paĝaro prezentas la originan spektaklon de la jaro 2010 en Ceglie Messapica. Se vi deziras vidi pli ĵusan eldonon (Casalecchio di Reno, 19a de novembro 2012) alklaku ĉi tie.

La spirito de la spektaklo, kiu ĉerpas nur kelkajn ideojn de la antaŭa monologo “Gloto”, trovas reeĥon en la repropono de la universaleco de Dante kaj en la ideo esplori per tute nova paraleleco inter niaj du fundamentaj Ĉartoj: la Dia Komedio («Vi ne naskiĝis por vegeti brute, sed por akiri virton, mondan scion» [traduko de Dondi]) kaj la Konstitucio («La Respubliko [de Italio] agnoskas kaj garantias la netuŝeblajn rajtojn de la homoj kaj ĝi postulas la plenumon de la nepraj devoj de solidareco»).

——-

Pri la itala Konstitucio:

La teksto de la Konstitucio de la Itala Respubliko:
http://www.quirinale.it/qrnw/statico/costituzione/costituzione.htm

“La Più Bella  Del Mondo” – Legado-spektaklo de Roberto Benigni en Rai-uno, 17a de decembro de 2012:
http://www.youtube.com/watch?v=zTYBne41Sw4

La ĉefartikolo de Gustavo Zagrebelski en La Repubblica de la 22a de decembro de 2012:
http://www.repubblica.it/politica/2012/12/22/news/amare_costituzione-49258800/?ref=search

La retejo de la asocio Libertà e Giustizia:
http://www.libertaegiustizia.it/

La itala Konstitucio en la angla lingvo:
http://www.quirinale.it/qrnw/statico/costituzione/pdf/costituzione_inglese_01.pdf

La itala Konstitucio en esperanto:
http://eo.wikisource.org/wiki/Itala_Konstitucio

——-