Primo Levi - Se questo è un uomo - Prima edizione, Ed. De Silva, Torino 1947

En 1944 Primo Levi, tiam dudekkvin-jaraĝa, estis la Häftling (kaptito) numero 174517 de la ekstermejo en Auschwitz. Li sukcesis superi tiun teruran elprovadon kaj pretervivi, despli gardante netuŝita sian homan dignon, ankaŭ ĉar, estante li doktoriĝinta pri kemio, la naziistoj enigis lin en iun Kommando (tio estas laborgrupo) celanta aktivi en laboratorio por la produktado de sinteza gumo ene de la koncentrejo.

Jam du jarojn post la liberigo Primo Levi eldonis sian ĉefverkon, Se questo è un uomo, (“Se tiu estas homo”), kroniko samtempe drama kaj noblega de tiu periodo de eninternigo en la infero de Auschwitz, kiu enhavas ankaŭ mallongan ĉapitron titolitan “La kanto de Uliso”, dediĉita al la versoj de kanto XXVI de la Infero de Dante.

En tiu ĉapitro Levi parolas pri la rilato kiu ekestis inter li kaj Jean, franca studento kiu estis la plej juna inter la membroj de la Kemia Kommando kaj kiu, ĝuste pro tio, estis la “Pikolo” de la grupo, tio estas tiu kiu devis prizorgi la purigadon en la koncernaj barakoj.

Rakontas la verkisto ke iun tagon li kaj Jean estis je korveo por alporti la supon al la barakoj de ilia Kommando.  La supon oni prenis el la kuirejo je distanco de unu kilometro kaj poste oni devis marŝi reen kun la kvindek-kilograma bolpoto subtenita pere de du stangoj.  Laciga laboro, kiu tamen kuntrenis – skribas Levi – «plaĉan promenadon tien sen ŝarĝo», des pli ĉar oni povis atingi la kuirejon per longa rondiro kaj marŝi unu horon ne naskante suspektojn. Ĉi tiu agado permesis do al li kaj lia kunulo la maloftan privilegion havi je dispono preskaŭ horon por interparoli relative trankvile.

Nu, tiun tagon Levi subite decidis paroli al Jean pri la Dia Komedio, pene klopodante memori parkere la kanton de Uliso… fatti non foste a viver come bruti…[1] kaj klopodante ĝin traduki kaj klarigi ĝian signifon al sia juna amiko.

En tiu punkto la prozo de Primo Levi atingas kulminon de granda poezio, kaj la danta kanto pri Uliso – simbolo de la homa digno kiu saviĝas kaj fortiĝas per la deziro de kono kaj de libero – ankaŭ reprezentas simbole la homon kiu sukcesas ne perdi tiun dignon kaj releviĝi ankaŭ de la plej profunda humiliĝo, kiel tiu de ekstermejo.

Primo Levi, Se tiu estas homo, Ĉapitro XI [2]

… La kanto de Uliso. Kiu scias kiel kaj kial ĝi envenis mian kapon: sed ni ne havas tempon elekti, tiu horo jam ne plu estas horo. Se Jean estas inteligenta li komprenos. Li ja komprenos: hodiaŭ mi fartas tiom kapabla.

… Kiu estas Dante. Kio estas la Komedio. Kian strangan senton je novaĵo oni perceptas, se oni klopodas klarigi mallonge kio estas la Dia Komedio. Kiel estas dividita la Infero, kio estas la kontrapaŝo. Vergilio estas la Saĝo, Beatrico estas la Teologio.

Jean estas tre atenta, kaj mi komencas, malrapida kaj precizema:

La granda korno de l’ antikva flamo
komencis sin mem skui murmurante,
kiel la flamo kiun vent’ incitas;
poste, ĉi tien kaj tien movante

la pinton, kvazaŭ langon parolantan,
elĵetis voĉon ĝi kaj diris: «Kiam…» [P]

Je tiu punkto mi haltas kaj klopodas traduki. Katastrofa: kompatinda Dante kaj kompatinda franca lingvo! Tamen la sperto ŝajnas promesi sukceson: Jean admiras la bizaran komparon de la lango, kaj sugestas al mi la taŭgan terminon por traduki “antikva”.

Kaj post “Kiam?”. La nenio. Truo en la memoro. “Antaŭ ol tiel ĝin Eneo nomis [P]”. Alia truo. Malkaŝiĝas iu ne utiligebla fragmento: “… aminda pie Maljuna patro, nek la am’ ŝuldata, Kiu ĝojigi devis Penelopen…[P]” ĉu ĝi tamen estas ĝusta?

… Mi metis min tra l’ vasta mar’ aperta [D].

Pri tio jes, pri tio mi certas, mi kapablas klarigi al Pikolo, distingi kial “mi metis min” ne estas “je me mis”, estas multe pli forta kaj pli aŭdaca, estas kateno rompita, estas sin ĵeti trans barilon, ni bone konas tiun ĉi impulson. La vasta mar’ aperta: Pikolo vojaĝis surmare kaj scias kion tio signifas, kiam la horizonto fermiĝas sur sin mem, libera rekta kaj simpla, kaj tiam estas nenio alia ol marodoro: dolĉaj memoroj feroce foraj.

Ni alvenis al Kraftwerk, kie laboras la kablosterna Kommando. Devus esti tie inĝeniero Levi. Jen li, videblas nur la kapo ekster la tranĉeo. Li mansignas al mi, li estas lerta, neniam mi lin vidis spirite malalta, neniam li parolas pri manĝo.

“Mar’ aperta”. “Mar’ aperta”. Mi scias ke tio rimas kun “dizerta”:  “… tiu kompanio Malgranda ja, sed tamen ne dizerta …[D]”.Sed mi ne plu memoras ĉu ĝi antaŭas aŭ sekvas. Kaj ankaŭ la vojaĝo, la temerara vojaĝo preter la Herkulajn kolonojn, kia malĝojo, mi estas devigata ĝin rakonti proze: sakrilegio. Mi savis nur unu verson, sed indas halti ĉe tiu:

… Ke hom’ ne celu transen sin ekpuŝi [D].

“sin ekpuŝi”: mi devis veni en Ekstermejon por rimarki ke estas la sama esprimo de antaŭe, “mi metis min” Sed mi ne partoprenigas Jean en tio, mi ne certas ke temas pri grava rimarko. Kiom da aliaj aferoj estus dirindaj, kaj la suno jam brilas, tagmezo proksimas. Mi urĝas, furioze urĝas.

Jen, atentu Pikolo, malfermu viajn orelojn kaj menson, mi bezonas ke vi komprenu:

Konsideru, ke vi, laŭ via semo,
Ne fariĝ
is por vivi kiel brutoj,
S
ed por bravecon sekvi kaj konadon [P].

Kvazaŭ mi ankaŭ aŭdus ĝin la unuan fojon:  kiel trumpetsonoro, kiel la voĉo de Dio. Dummomente, mi forgesas kiu mi estas kaj kie mi estas.

Pikolo petas ke mi rediru. Kiel bona estas Pikolo, li rimarkis ke tio bonfartigas min. Aŭ eble estas io plia:  eble, malgraŭ la senviva traduko kaj la ternivela, hastema komento, li ricevis la mesaĝon, li sentis ke tio lin koncernas, ke tio koncernas ĉiujn homojn afliktitajn, kaj nin aparte; kaj ke tio rilatas nin du, kiuj kuraĝas priparoli tiujn aferojn kun la supostangoj surŝultre.

Mi spronis la kompanojn plej akute… [D]

… kaj mi klopodas, sed vane, klarigi kiom da aferoj volas diri tiu “akute”. Ĉi tie ankoraŭ alia manko, ĉifoje ne riparebla. “… Kaj kaŝis sub ĉiel’ la lumo luna [P]” aŭ io simila; sed antaŭe? … Neniu ideo, “keine Ahnung” kiel oni diras ĉi tie. Ke Pikolo pardonu min, mi forgesis almenaŭ kvar tercinojn.

– Ça ne fait rien, vas-y tout de meme.

… Kiam aperis al ni monto, bruna
pro malproksimo, ŝajne tiom alta,
kiom antaŭe vidis mi neniam [P].

Jes, ja, “tiom alta”, ne “tre alta”, konsekvenca propozicio. Kaj la montoj, kiam videblas de fore… la montoj… ho, Pikolo, Pikolo, diru ion, parolu, ne lasu min pripensi miajn montojn, kiuj aperis en la vespera krepusko kiam mi revenis trajne de Milano al Torino!

Sufiĉas, oni devas daŭrigi, ĉi tiujn aferojn oni pensas sed oni ne diras. Pikolo atendas kaj min rigardas.

Mi donus la hodiaŭan supon por sukcesi kunigi “vidis mi neniam” kun la finalo. Mi klopodas rekonstrui pere de la rimoj, fermas la okulojn, mordas miajn fingrojn:  sed tio ne utilas, la resto estas silento. Dancas en mia kapo aliaj versoj:  “… eligis larmoplena tero venton… [P]”  ne, tio estas alia afero. Malfruas, malfruas, ni jam alvenis al la kuirejo, necesas konkludi:

Trifoje nia ŝip’ kun akvo giris,
la poŭp’ sin levis supren je la kvara,
la pru’, laŭ Ies volo, suben iris…
[D]

Mi retenas Pikolo-n, nepre necesas kaj urĝas ke li aŭskultu, ke li komprenu tiun “laŭ IES volo”, antaŭ ol estos tro malfrue, morgaŭ li aŭ mi povas esti mortintaj, aŭ ne plu nin revidi, mi devas diri al li, klarigi al li pri la Mezepoko, pri la tiel homa kaj necesa kaj ankaŭ neatendata anakronismo, kaj ankoraŭ alio, io giganta kion mi mem vidis nur nun, per momenta intuicio, eble la kialo de nia destino, de nia esto ĉi tie hodiaŭ…

Ni jam estas en la vico por la supo, meze de la sordida kaj disĉifita amaso de la sup-portantoj de la aliaj Kommandos. La novalvenintoj kunpremiĝas je niaj ŝultroj. – Kraut und Rüben? – Kraut und Rüben –. Oni oficiale anoncas ke hodiaŭ la supo enhavas brasikojn kaj rapojn: – Choux et navets. – Káposzta és répak.

Ĝis super ni sin fermis akvo mara [D].

 


[1]vi ne naskiĝis por vegeti brute” (trad. E. Dondi).

[2] La prozon de Primo Levi tradukis esperanten Michela Lipari kaj Giuliano Turone.  Ĉe la versoj de Dante citataj en la teksto aperas la signo [D] aŭ la signo [P] depende de tio, ĉu la esperantan tradukon faris Enrico Dondi aŭ Giovanni Peterlongo.

27 gennaio 1945 - giornata della memoria