Jacqueline Risset, franca poetino kaj eseisto, abrupte forpasinta en Romo la 3-an de septembro 2014, estis emerita profesoro pri franca literaturo kaj prezidanto de la Centro pri ital-francaj studoj ĉe la Universitato Roma Tre. Ŝi estis membro de la redakta komitato de “Tel Quel”, reprezentanto de Italio por la starigo de la Université de l’Europe en Parizo, delegito por la franca Kultura Ministerio en la “Commission pour la Défense de la langue française”. Ŝi gvidis kursojn ĉe la Berkeley University of California, la Columbia University, l’Ecole de Sciences politiques kaj la Collège de France. Ŝi estas membro de la Dante Society of America kaj konsilisto de la Casa di Dante en Romo.

Inter la verkoj pri kritiko eldonitaj inter Italio kaj Francio kaj en Usono, ni memorigas: Dante scrittore  (1984), La letteratura e il suo doppioSul metodo critico di Giovanni Macchia  (1992), Dante.Una vita (1995), Il silenzio delle sirene. Percorsi di scrittura nel Novecento francese (2006), Traduction et mémoire poétique. Dante, Scève, Rimbaud, Proust (2007); kaj ankoraŭ  Puissances du Sommeil (1997); Sleep’s powers (2008); Potenze del sonno (2009), kaj Une certaine joie. Essai sur Proust  (2009). Ŝi prizorgis la diversaĵojn Il politico e il sacro (1987), Bataille-Sartre (2002), Scene del sogno (2004), La corrispondenza degli scrittori francesi con Marguerite Caetani (2007).

Inter la poeziaj verkoj Petits éléments de physique amoureuse (1990), Amor di lontano (1993), The translation begins (1996), Les instants (2000). Ŝi tradukis al la franca la Dian Komedion (1985-1990), nun la sesa eldono, kaj eldonita ankaŭ kun la kompleta reeldono de la desegnaĵoj de Botticelli (Diane de Selliers, 2000 kaj 2005), kaj en 2003 kun la originaj bildoj de Miguel Barcelo. Francen ŝi tradukis, krome, La Princo de Machiavelli (Actes Sud, 2000), kaj eltiraĵojn el Zanzotto, Leopardi, Belli, Balestrini; italen Il partito preso delle cose  de Francis Ponge (1997) kaj pecojn el Bonnefoy, Sollers, Pleynet, Roche.

Kunlabore kun francaj kaj italaj teatraj aktoroj (Gérard Desarthe, François Joxe, Anna Proclemer, Valérie Dréville, Roberto Benigni, Eric Genovese, Annie Brissier) iniciatis plurajn legadojn de kantoj de la Komedio ekde 1986 ĝis hodiaŭ.  La 16an de majo 2004, ĉe la Comédie Française de Parizo, ŝia traduko de la tuta poemo estis recitita en ununura sesio (de la dua ĝis la deka posttagmeze), fare de la tuta teamo de aktoroj.

Ŝi ricevis gravajn atestojn de Société des Gens de Lettres, de Accademia dei Lincei, de Consiglio dei Ministri della Repubblica Italiana, de Fondazione Sapegno, de Académie Française, de Société Roger Caillois, kaj la “Fiorino d’oro” de urbo Florenco.  Ŝi estis elektita por la manifestacioj pri Dante ĉe la Festivalo de Avignon en 2007.

Lastatempe ŝi eldonis en Italio dulingvan antologion kun siaj poemoj (Il tempo dell’Istante.Poesie scelte 1985-2010, Einaudi 2011) kaj en Francio la romanon Les instants les éclaiirs (Gallimard 2014). Nur kelkaj semajnoj antaŭ sia forpaso, ŝi kompletigis sian tradukon de la Rime de Dante (Flammarion, oktobro 2014).

——-

Jacqueline Risset pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (Inf., V, 88-142) en la franca traduko verkita de ŝi mem.

Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.