Kiel sciate, la ŝippereo de Uliso supozata de Dante en kanto XXVI de la Infero neniel kongruas kun la rakonto en Odiseado de Homero, kie male estas priskribita, en libro XII, la tre fama ŝiprompiĝo de Skilo kaj Karibdo, kiun Uliso pretervivis perdante ĉiujn siajn kunulojn.

En Odiseado legeblas ke Uliso kaj liaj kunuloj, dum la revenvojaĝo de la Troja milito, albordiĝis ĉe la insulo de sorĉistino Kirko kaj restadis tie dum preskaŭ tutan jaron. Post la reforiro, ili sukcesis trairi sendamaĝe la kaptilon konsistantan el monstro Skilo kaj el la terura akvokirlo Karibdo, albordiĝante al Sicilio (la insulo Trinacria), kie tamen la kunuloj de Ulisse, ignorante la atentigojn ricevitajn de Kirko, mortigis kaj manĝis iujn el la sanktaj bovoj de la suna dio Helios.

Tiu sakrilegio estis severe punata de Zeŭso, kiu batis Ulison kaj liajn kunulojn per la terura ŝiprompiĝo, tuj post la ekiro de Sicilio. Ilia ŝipo estis puŝata de la tempesto reen en la kaptilon de Skilo kaj Karibdo kaj la nura Uliso saviĝis mirakle sukcesante naĝatingi la bordojn de insulo Ogygie, kie nimfo Kalipso  tenis lin ĉe si.

Uliso reveturis de Ogygie post sep jaroj per floso konstruita de li mem, sed refoje travivis ŝiprompiĝon kaj refoje sukcesis sin savi naĝe atingante kun elĉerpitaj fortoj la bordon de la insulo de Fajakoj. Li tuj endormiĝis kaj, ĉe vekiĝo, li vidis surstrande la junan Naŭsikaa, filinon de Alkinoo, reĝo de Fajakoj, kiu lin akompanis ĉe sia patro. Ulisse estis akceptita amike kaj restis plurajn tagojn kun Alkinoo kaj lia familio, al kiuj rakontis sian historion

La priskribo de la ŝiprompiĝo de Skilo kaj Karibdo (Odiseado, libro XII, versoj 403-450) estas ĝuste parto de tiu rakonto.

(El Vikipedio)

ODISEADO, LIBROXII, VERSOJ 403-450

Traduko de Wilhelmus Johannes Arnoldus Manders (1910-1998)

Zutphen (NL) 1932

Alklaku ĉi tie por legi la tekston en la Homera originalo en malnovgreka lingvo, kaj la saman tekston tradukitan france, germane, hispane, portugale kaj ruse.