Aurelio Venuti

Aurelio Venuti

Aurelio Venuti naskiĝis en Reana del Rojale (Udine) en 1945; doktoriĝis pri Literaturo kaj instruis dum kvardek jaroj ĉe la lernejoj de Friuli. Ek de la liceaj jaroj prilaboris tre personan legosistemon de la klasikaj verkoj, konsistanta en la traduko de la tekstoj en aliajn konatajn lingvojn, respektante metrikon kaj stilemojn de la originaloj. Tiel li legis la grekajn lirikistojn, la homerajn poemojn, la latinajn poetojn, reskribante ilin per latinaj, italaj aŭ friulaj versoj. Pli poste li legadis literaturajn verkojn de la lingvoj okcitana kaj de oïl, de la lingvo franc-itala, kaj verkojn de la komenca itala literaturo. Krom antaŭenpuŝi la instruadon de la friula lingvo en la lernejoj, li instruis dum pluraj jaroj recitad-teknikojn al siaj lernantoj kaj surscenigis kun ili plurajn teatrajn prezentojn bazitaj sur anglaj, italaj kaj friulaj tekstoj, tiuj lastaj eltiritaj ankaŭ de komedioj de li verkitaj.

——

Aurelio Venuti pruntis sian voĉon al Uliso kaj legis la koncernajn versojn (Inf., XXVI, 90-142) en la traduko al la friula verkita de li mem.
Por aŭskulti  ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

Veduta di Reana del Rojale (Ud)